Presita el Usona Esperantisto № 2009:5

La kurioza rakonto de la ŝtuparo malaperanta

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-03
[figure]

En tiu jaro la naskiĝtago de Usono okazis en merkredo. Unu semajnomeza feria tago ne sufiĉus por ekskurso, do mia bela edzino kaj mi decidis resti hejme por trakti nian liston de riparendaj objektoj.

Unua inter la eroj estis la ŝtuparo kiu kondukis al la subtegmento. Antaŭlonge la originalo rompiĝis kaj mi forĵetis ĝin, kaj ekde tiam ni atingis la subtegmenton per improvizita aluminia ŝtupetaro. Ĝi estis malstabila kaj danĝera. Ni volis anstataŭigi ĝin per nova, daŭra ŝtuparo kiu povas faldiĝi kaj leviĝi per risortoj kiam oni ne bezonas ĝin. En nia parto de la lando oni nomas tian ŝtuparon “malaperanta”.

Malbonŝance, la aŭguroj por nia projekto ne estis favoraj. Unue, la temperaturo jam atingis preskaŭ tridek celsiajn gradojn je la sepa horo, kaj la varmega vento nomita “spiro de diablo” estis aparte forta. Due, kiam mia edzino Ana telefonis al la konstruada magazeno por demandi pri ŝtuparoj malaperantaj, la stultulino tie respondis: “Mi pensas, ke jes – nu, almenaŭ ni havas skatolojn kun etikedo ‘ŝtuparo malaperanta’. Eble tiuj enhavas ion.”

La tria aŭguro klare celis min. Kiam ni alvenis al la magazeno, la komizo kondukis nin al la loko por ŝtuparoj malaperantaj. Li estis impona virego, ŝajne tiel granda kiel fridujo, kaj lia nomŝildo montris nur la vorton “Grandville.” Kvankam mi ne estas aparte malalta, miaj okuloj estis samnivelaj kun lia nomŝildo. Li demandis, “Ĉu vi jam laboris kun tiuj ĉi, knabo?”

Mi diris, “Ne … sinjoro.”

Li iĝis serioza kaj avertis min: “En la skatolo kun la ŝtuparo vi trovos ankaŭ okulvitrojn. Nepre uzu ilin. Vi dankos min poste.”

Mi rigardis la grandajn brunajn okulojn de Grandville. Ja, mi pensis. Li ne aspektis, kiel viro kiu ŝercus. Tute ne.

Ni decidis ke Ana – ŝi estas malgranda kaj pli lertmova ol mi – laboros supre en la subtegmento. Mi starus sube sur granda latkesto por apogi la ŝtuparon dum Ana ĝin gvidus en la ĝustan pozicion. Komence mi enŝovis Anan tra la plafonan truon en la subtegmenton. Kiam la moviĝado de ŝiaj tolŝuoj piedbatis polvon en miajn okulojn, senpripense mi surmetis la okulvitrojn de Grandville. Verŝajne li anticipis tiun ĉi problemon. Poste mi enŝovis la ŝtuparon tra la truon, kaj Ana ĝin lokis sur la subtenilojn. Nun la ŝtuparo apartigis nin: Ana supre kaj mi malsupre.

Mi aŭdis ŝian dampitan voĉon: “Alko! La instrukcio diris, ke oni metu la tutan ŝtuparon sur la subtenilojn. Ne nur la kovrilon, bubego! Do kie estas la ŝtuparo?”

Mi ignoris ŝin. Ĉiam mia karulino riproĉaĉas min, kaj ŝi neniam uzas unu vorton se tridek vortoj sufiĉas. Mi tiris malsupren al mi la ekstremaĵon de la ŝtuparo por ekscii, ĝuste kie ĝi atingus la plankon. Mi bezonis fari strekon por mallongigi ĝin per segilo. Ana ankoraŭ babilis pri io. Sed kiam mi levis la kapon por rigardi ŝin, la okulvitroj glitis malsupren sur mia nazo kaj subite mi povis vidi nek mian edzinon nek la supron de la ŝtuparo. Tiam ĉio iĝis strangega. Kiam mi puŝis la okulvitrojn supren, subite mi povis vidi Ana-n kaj la supron de la ŝtuparo.

Mi provis denove: tra la okulvitroj mi vidis kaj mian edzinon kaj la tutan ŝtuparon; sen la okulvitroj mi vidis nek ŝin nek la supron de la ŝtuparo. Per okulvitroj, Ana-n; sen okulvitroj, nenion. Kvankam la temperaturo estis preskaŭ tridek ok gradoj, mia korpo frostiĝis.

Mia voĉo estis surprize serena kiam mi diris, “Mi pensas, kara, ke mi povas klarigi ĉi tiun. Kaptu la okulvitrojn kaj ilin surmetu. Vi ekkomprenos. Mi pensas, ke tio ĉi estas ŝtuparo vere malaperanta.”

Mi ĵetis la okulvitrojn supren en la mallumon, kaj atendis dum longa silento. Fine Ana ekbabilis denove: “Mi ne kredas ĉi tiun, Alko! Nenial, neniel, Ne-NI-AM! Mi ne ….”

Kiam ŝi paŭzis por spiri, mi kaĵole persvadis ŝin malsupreniri dum mi stabiligis la ŝtuparon sur la subteniloj. Sen okulvitroj, mi rigardis zorgeme dum la kruroj, la ŝorto, la bluzo, kaj fine la tuto de mia edzino reaperis antaŭ miaj okuloj. Kiam ŝi sekure atingis la plankon, mi ĉirkaŭpremis ŝin. Ŝi nekutime silentis, kaj ŝia korpo estis rigida kaj tremis nervoze. Ŝiaj belaj okuloj brunaj estis tiel grandaj kiel subtasoj. Milde mi diris, “Ĉu vi memoras la botelon de klara alkoholaĵo kiun nia filo donis al ni por Kristnasko?”

Ŝi kapjesis nervoze.

“Mi pensas, ke nun estas la tempo por malfermi ĝin, ĉu ne?”

Denove ŝi kapjesis nervoze.

Iomete pli poste, mi ekrigardis dum mia karega, delikata edzino – kiu mem ĵus reaperis – grandan kvanton da vodko malaperigis. Fine, en voĉo malrapida kaj zorga, ŝi diris: “Pensu: kio okazus se ni – ial – resendus la ŝtuparon al la magazeno? Se oni pririgardus la skatolon, kiel oni scius, ke ĝi ankoraŭ enhavas ĉiujn partojn?”

“Grandville”, mi diris simple. “Li scius.”

Ĵaŭdon matene mi reiris al mia laborejo sed haltis unue ĉe manĝetejo por aĉeti grandan tason da kafo por klarigi mian kapon. Sam, la blinda posedanto de la manĝetejo, demandis: “Malglata nokto, Alko, ĉu ne?” “Malglata tago, Sam,” mi respondis. “Mi preskaŭ perdis mian virinon al ŝtuparo malaperanta.”

Samtempe Adolfo, la gvidhundo de Sam, levis sian kapon kaj min rigardis kun grandaj brunaj okuloj. Sam levis siajn brovojn. “Ĉu ‘ŝtuparo malaperanta’, vi diris? Multaj homoj vidkapablaj havas problemojn pri tio. Foje ‘Dolfo kaj mi ilin instalas semajnfine kontraŭ po cent dolaroj. Ne estas problemo por ni.”

Mi rigardis la ŝafhundon. Liaj oreloj staris rekte kaj liaj grandaj okuloj brilis. Ŝajne ĉiam ĉirkaŭas min grandaj brunaj okuloj ….

“Cent dolaroj?”

“Cent dolaroj kaj unu kondiĉo: ‘Dolfo kaj mi laboros sole. Neniu rajtos eniri la ĉambron dum ni laboradas.”

Mi ĝin konsideris. “Bone. Ĝin faru!”

El tiu afero sekvis alia avantaĝo: Ana kaj mi konservis la okulvitrojn. Ni lasis ilin sur la fridujo. Kiam ajn ni perdis ion, ni simple surmetis la okulvitrojn. Ŝlosiloj, plumoj, biletoj, ktp, subite reaperis kiam ni surmetis la okulvitrojn. Magie.

En la sekvaj monatoj ni ĉiam povis trovi ion ajn perditan; sed ni parolis al nek amikoj nek familio pri la afero.

Tragedio nin batis en Oktobro. Nia virkato, Fifaro, ludis futbalon kun la okulvitroj kaj ilin rompis. Ana kaj mi tion diskutis. La okulvitroj jam fariĝis tre valoraj al ni. Ĉu sufiĉe valoraj, ke ni devus aĉeti alian ŝtuparon nur por ekhavi novajn okulvitrojn? Ni decidis ke jes, kaj tuj saltis en nian kamioneton por iri al la konstruada magazeno. Kiam ni alvenis, tamen, ni konstatis ke la ŝtuparoj provizataj venis de fremda fabriko – ne de Miĉigano, sed de Ĉinujo!

Ni petis la tiean stultulinon, ke ŝi konsultu al Grandville. Ŝi krakigis maĉgumon kaj respondis: “Li ne plu laboras tie ĉi. Tre, tre strange. Unu tagon, li simple malaperis.”

Nek Ana nek mi surpriziĝis.