Presita el Usona Esperantisto № 2009:5

Bonhumoraj zamenhofanoj en Bjalistoko

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-03
[figure]
Vilĉjo Harris salutis la kongresanojn nome de Usono. (Foto danke al Lusi Harmon.)

Bjalistoko renkontis nin per agrabla malvarmeto (kia bonaĵo post la varmego de “Hotlanta”!) kaj Esperanto-flagoj en la stacidomo. Serĉante nian loĝejon sur la strato de Jerzego Waszyngtona – ankaŭ konata kiel “George Washington” (ĉu ne klare?!) – ni vidis kelkajn ŝildojn en Esperanto: “okulisto”, “monŝanĝejo”, “glaciaĵo” – kaj kiam mi vidis tuj apud nia loĝejo la hospitalon je la nomo de Ludoviko Zamenhof, mi vere volis pinĉi min por certiĝi, ke tio ne estas sonĝo!

Ni alvenis unu tagon antaŭ la oficiala komenciĝo de la kongreso kaj pasigis ĝin promenante tra la urbo. La nuna Bjalistoko havas iom malpli ol 300 mil loĝantojn, ĉefe katolikajn, kaj estis vere malfacile kredi, ke en la tempo de Zamenhof pli ol 70% da loĝantoj en la urbocentro estis judoj! La historio de judoj en Bjalistoko estas longa kaj tre malgaja: el pli ol sesdekmil-persona juda komunumo nur kelkcent homoj travivis la Duan Mondmiliton. La nuna nombro de judoj en la urbo estas tiom eta, ke oni eĉ ne listigas ilin inter la naciaj minoritatoj en Vikipedio.

Dum la ekskurso ni manĝetis en la kafejo “Esperanto” (oni eĉ povis havi E-menuon, laŭpete!), vidis belegan palacon de Branicki (kie funkcias daŭra ekspozicio pri Zamenhof!), plurajn katolikajn kaj ortodoksajn preĝejojn, la lokon de la fama bjalistoka geta ribelo, kaj la kulmino de la ekskurso, kompreneble, estis la monumento al Zamenhof. La fina punkto de la ekskurso estis la sidejo de la Esperanto-klubo de Bjalistoko, kiu havas sian propran grandan ejon kaj estas vere belega – sed mi indigniĝis, kiam oni vendis (!) al esperantistoj teon, kio tute ŝokis min: kiel eblas vendi teon al la esperantistaj gastoj?!

[figure]

Jam la duan fojon mi volis pinĉi min dum la solena malfermo: mi neniam antaŭe vidis tiom da esperantistoj en unu loko en mia tuta vivo, ĉio ĉi ŝajnis tute surreala! Estis paroladoj kaj mesaĝoj de Esperantaj, polaj kaj eksterlandaj gravuloj, bonvenigaj vortoj de la nepo de Zamenhof – t. e., D-ro L. C. Zaleski-Zamenhof …. Estis ege plaĉe vidi la salutojn de la kongreso nome de diversaj landoj (Vilĉjo Harris salutis nome de Usono).

La akustiko, bedaŭrinde, ne estis ideala – ja la salono Zamenhof fakte estis ne salono, sed giganta tendo – tamen, ĝi havis klimatizadon, lignan plankon kaj televid-ekranojn: en la urbo simple ne estis sufiĉe granda kongresejo. Post la komuna fotado (kiun oni cetere faris de eskalo de fajrobrigada kamiono!) komenciĝis la oficiala programo. Joel, kiel pli sperta kongresano (tio estis jam lia kvara UK), pli filozofie rilatis al la fakto, ke oni povas trafi ne pli ol dekonon de la tuta programo, sed por mi la peno elekti la “ĝustan” programeron estis tro dolora. Multaj kongresanoj eĉ iris de salono al salono por trafi almenaŭ peceton de kelkaj samtempe okazantaj programeroj.

Certe ne estos spaco paroli pri ĉiuj programeroj – mi mencios nur kelkajn. La filmoj de Roman Dobrzyński (aŭtoro de La Zamenhof-Strato) vere furoris – pluraj homoj eĉ sidis surplanke, ĉar ne plu estis sidlokoj. Interalie, estis filmo pri Bona Espero, pri la antaŭnelonga UK en Pekino, jubilea kongreso en Varsovio en 1987, pri la IJK en Zakopane kaj la sola Esperanto-urbo en la mondo – la urbo Hercbergo en Germanujo. Tre interesa estis la prezentaĵo de Oomoto – kun te-ceremonio kaj tradicia japana danco. (Mi neniam vidis teon de tia verdega koloro, kaj eĉ ne povis imagi, ke verda teo povas esti ĝis tiu grado verda!)

[figure]
Ni estis granda kuriozaĵo por la lokanoj: kiom ofte oni vidas homojn sur verda uniciklo en la regiono?

Aŭskultantoj de la prelego de Amri Wandel pri teleskopoj povis eĉ fari ekzamenon kaj ricevi oficialan atestilon! Tre interesa estis la Esperantologia Konferenco, kie oni instigis al debato pri la judeco kaj internacieco de Zamenhof. Dum la kunsido pri UEA kaj UN/Unesko, Neil Blonstein rakontis pri siaj spertoj kiel nova volontulo en la UN-oficejo en Novjorko, kaj eĉ montris sian foton kun Ban Ki-moon, la ĝenerala sekretario de UN! La programeron “Centra Oficejo respondas” oni povus alinomi “Plendu al Osmo pri ĉio”: kelkaj plendoj estis validaj – ekzemple, malfrua apero de la kongreslibro, tiel ke oni ne povis pretigi ĝian brajlan version; aliaj estis vere sensencaj – ekzemple, kial la kongressekretario estas tiom juna.

Ege plaĉis al mi la ideo de “Kleriga Lundo”, kie la kongresanoj estis ne simple aŭskultantoj, sed aktivaj partoprenantoj de la programo: oni povis imagi sin oficiala tradukisto de Eŭropa Unio, provante traduki oficialan tekston de la preferata EU-lingvo al Esperanto (tiun sesieton gvidis profesiaj EU-tradukistoj: István Ertl kaj Brian Moon). Bedaŭrinde, la programeroj de kleriga lundo estis anoncitaj nur en la kongresa kuriero, kaj se oni ial perdis aŭ ne ricevis ĝin, oni devis trovi alian kongresanon kun ĝi, ĉar ne estis oficiala afiŝo kun la horaro.

Iuj komentis, ke dum la tuta programo ne estis sufiĉe da interkulturaj kunsidoj aŭ seminarioj pri interkulturaj temoj. Tamen, la neoficialaj interkulturaj kunsidoj (t.e., babilado kaj nemalhavebla kongresa frenezado) okazis ĉie – plejparte en manĝejo kun bona (sed ne por vegetaranoj!) pola manĝaĵo kaj glasego da pola biero. Joel fakte trovis bonan senkulpigon por granda bierumado: la loka bierfirmao Zubr (“zubr” estas eŭropa bizono) donacas 10 groŝojn de ĉiu vendita biero al la fama bizona naturrezervejo Bjaloveĵa, kaj aliajn dek groŝojn por plibonigi la novajn trotuarojn en Bjalistoko. Do, vivu la bizonoj – kaj la biero!

[figure]
Koncerto de Supernova.

La kultura programo de la kongreso estis vere admirinda kaj impresa: samtempe kun la kongreso okazis internacia muzikfestivalo, kaj estas nekredeble, kiom da profesiaj muzikistoj kaj aktoroj kantis kaj aktoris en Esperanto speciale por la kongresanoj! Dum la internacia kulturfestivalo la muzikistoj de la bjalistoka filharmonio elstare ludis la Naŭan Simfonion de Betoveno – kaj “Odo al Ĝojo” estis kantata en Esperanto. Dum la sama koncerto, sep poemoj de William Auld estis kantitaj kun muziko komponita de la bjalistokano Max Fedorov.

Oni povis ankaŭ vidi plurajn profesiajn teatraĵojn en Esperanto, el kiuj ni spektis du: monodraman spektaklon “Ludoviko Lazaro”, kies verkisto kaj aktoro estis Georgo Handzlik, kaj farson “Domo sur la landlimo”, kiun li tradukis. Fakte, ankaŭ rilate kulturan programon mi havis la saman dilemon: pluraj programeroj okazis ekster la kongresejo. (La programeroj okazis en 17 lokoj de la urbo!)

Kaj pola kaj juda kulturoj estis bonege reprezentitaj dum la kultura programo. Ege plaĉis al mi la koncerto de klezmera (jida) muziko, la kantoj de la juda ŝtetlo kaj la prelego pri la urba historio akompanata de la muziko de ĉiu epoko. Kelkaj homoj tamen plendis, ke la internacia vespero ne estis sufiĉe internacia: ja estis nur kelkaj profesiaj ensembloj kaj muzikistoj. Laŭ mi, ĝi tamen estis bona: la belorusa ensemblo dancigis almenaŭ duonon de la kongresanoj kaj Jomo dancigis preskaŭ ĉiujn restantojn. (Tamen ni ricevis plendon de unu kongresanino: “Ne dancu ĉi tie, mi ne povas bone vidi la scenejon.”) Jomo tiom arde ludis, ke tute meze de la koncerto rompiĝis unu kordo. (Aŭ ĉu eble iuj volapukistoj sabotis la gitaron?) Sed por esperantistoj unu rompita kordo ne estas sufiĉa preteksto por lasi Jomon foriri: oni vokis lin ankoraŭ kaj ankoraŭ, malgraŭ tiu teknika problemo.

[figure]
Ursula Grattapaglia parolas pri Bona Espero.

Merkrede la kongresejo ne funkciis – ja tio estas tradicie la ekskursa tago. Ni partoprenis la ekskurson por vidi eŭropajn bizonojn – urojn (jes, ankaŭ urinojn kaj uridojn!) en la jam menciita rezervejo Bjaloveĵa – tio fakte estas la sola restanta peco de eŭropa praarbaro, parto de kiu troviĝas en Pollando kaj parto en Belorusujo. Do, estas vere preferinde ne perdiĝi en tiu arbarego – aŭ vi ricevos “agrablan” akcepton de la belorusaj landlimaj gardistoj – niaj ekskursgvidantoj fakte rakontis, ke estis precedencoj! La semajno pasis ege rapide. Estis bonege revidi multajn amikojn, konatiĝi kun novaj homoj kaj finfine vidi persone homojn, kun kiuj mi multe korespondis rete. Mi ankaŭ eksciis, ke la rolo de etaj lokaj kaj regionaj kongresoj estas same granda kaj grava kiel tiu de la grandaj internaciaj kongresoj: ja ĝuste dum la pli etaj aranĝoj oni vere havas pli da tempo por babili, konatiĝi kaj amikiĝi kun diversaj homoj, sen la daŭra timo maltrafi iun nepre vidindan programeron.

Ĉu mankoj? Eble, unue kaj ĉefe, verŝajne, relative malgranda nombro da partoprenantoj: malpli ol 2000 por tia jubilea kongreso …. Bedaŭrinde, ne estis sufiĉe da bonprezaj mezrangaj hoteloj. (La modesta hotelo, kie ni volis loĝi, estis jam plenrezervita en Marto.) Restis aŭ tro multekostaj, aŭ tro malproksimaj hoteloj (aŭ malmultekostaj sed malluksaj studentloĝejoj, kie ni loĝis finfine). Rilate al la loĝado estis diversaj miskomprenoj: iuj helpantoj de la loĝiga servo bedaŭrinde tute ne parolis Esperanton, kaj mi aŭdis plurajn hororaĵojn: ekzemple, iu esperantisto, kiu pagis la hotelon, tamen devis dormi en sia aŭto, ĉar pro iu eraro lia nomo ne aperis en la listo …. Ege mankis ankaŭ tabulo kun taga programo kaj programŝanĝoj (ja ne ĉiuj programeroj estis en la kongreslibro). La plej negativa afero estis, kompreneble, la hontindaj vandalaj atakoj, kiuj ŝokis ĉiujn kongresanojn ….

Sed malgraŭ certaj mankoj, la kongreso estis bonega, ĝuinda kaj bone preparita. Tiu ĉi kongreso estis ankaŭ bonega okazo reklami Esperanton en Pollando: pluraj memortabuloj, eldono de multnombraj artikoloj, broŝuroj kaj poŝtkartoj, speciala Zamenhof-trajno, disko kun informoj kaj kurso de Esperanto (eldonita de E@I) kiel aldonaĵo al la tutlanda pola gazeto (420 mil legantoj!), malfermo de la belega Esperanto-centro kaj kreo de Esperanta ekskurs-itinero en Bjalistoko – por mencii nur kelkajn. Mi sincere klinas min antaŭ la multnombraj kongresaj organizantoj kaj lokaj instancoj – ili faris grandegan kaj tre sukcesan laboron. Grandan dankon!