Presita el Usona Esperantisto № 2009:5

Kvaropo

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-03

Enkonduko

Alskribas mi vin
hodiaŭ ĉar min
delonge forlasis inspiro.

Sed verkis mi ja
poemon el la
animo pri mia admiro.

Esperas mi ke
kritiko ‘ho ve’
ne estos la sola eldiro,

Ĉar kantas mi por
amikoj tro for;
Doloras min ega korŝiro.

Sendorme

Dum ĉiuj denove en sonĝojn forvagas
kaj rompas silenton nur zumo insekta,
la fiksrigardata ĉielo en nigron
disigas atenton ĝis kiam re-tagas
kaj menso revenas laŭ vojo nerekta.

Jen dubo pri ĉio pro pensaj profundoj.
Malhelo englutas la horojn malsate,
instigas esploron, postulas ekmigron,
dum tempo pasanta po lantaj sekundoj
spiriton velkigas solece, surstrate.

Flego

Tagon post tago komforton ŝi donas,
tuŝon post tuŝo pretigas por sorto.
Lagon post lago en sango li dronas,
tuson post tuso tiriĝas al morto.

Ripozo

Kaŝantaj sin ene de rondo
kuŝantaj sur peco de mondo
pro tiklo de nombro da herboj
kvietas en ombro la cerboj.