Presita el Usona Esperantisto № 2009:5

Solvoj de la enigmoj en № 2009:4

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-03
[figure]

La lasta enigmo estis pli ol kutime malfacila. Malgraŭ la mensostreĉa defio, tamen, alvenis multaj solvoj — ĉiuj senmakulaj. Laŭrojn al niaj senlacaj ludantoj!

“Kia lukto!” skribis Dave Rutan. “La malpli facila ĝis nun!” taksis Arlyn Kerr, kiu sendube estas vera krucvortamanto: “Estas bone ke mi faras la enigmon ĉiutage en la New York Times”, ŝi skribis, “por akrigi mian lertecon.”

Prave: krucvortenigmoj bone ekzercas la menson. Kaj por tiuj, kiuj ankoraŭ ne obsediĝas pri ili, la redaktisto rekomendas la filmon Wordplay (2006). Temas ĝuste pri la NYT-enigmoj kaj ties feliĉe obseditaj solvadantoj, inkluzive de Ken Burns, Jon Stewart, Bob Dole, Bill Clinton, kaj aliaj.

Gratulon al niaj aliaj solvintoj Vilĉjo Harmon, Ellen Eddy, E. James Lieberman, Brian Neil Burg, Jacob Schwartz, Russ Williams, William Patterson, George Baker, Sally Lawton, Keneĉjo Goldbergo, Olga du Temple, kaj la ĉi-foja gajninto … Peter McCorquodale. Bis!