Presita el EsperantoUSA № 2008:4

Ekspozicioj ĉe Unitarianoj

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-24

Ĉe la ĉi-jara Ĝenerala Asembleo de Unitaria-Universalismanoj en Fort Lauderdale, Florido, ses esperantistoj alvenis por ekspozicii tuttage pri Esperanto de la 25-a ĝis la 30-a de Junio.

Alan Boschen, Ron Glossop, Maria Murphy, Ŝeri Wells, Melinda Schroeder kaj Nijl Blonstein partoprenis. (Nijl kaj 11 aliaj esperantistoj faris simile grandan ekspozicion en 2003 en Boston, antaŭ la ELNA kongreso en la sama regiono.) La oficiala numero de partoprenintoj estas 3020. Cent kvardek estis junuloj. Pluraj centoj parolis kun ni, kaj miloj vidis niajn grandajn afiŝojn: i.a. “Esperanto For International Friendship.”

Meze de la kvin-taga programo Ron Glossop parolis antaŭ 60 junuloj pri lingva malegaleco. Ekzemple, oni aŭdas (ĉe la kongreso kaj inter la junuloj) pri seksismo kaj rasismo en la mondo. Sed ofte oni forgesas pri alia speco de diskriminacio: lingvismo. Post la prelegeto, la junuloj volonte prenis de Nijl kaj Maria dekojn da informiloj.

La venontan vesperon, antaŭ la junuloj Nijl kantis Guantanamera en Esperanto kun mallonga klarigo pri la Esperanto-kongreso en Hungarujo, kie li lernis la lingvon antaŭ tri jardekoj.