Presita el Usona Esperantisto № 2011:4

NASK 2011: ne nur studado

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-30
[figure]

Sandiego, Kalifornio — Tri semajnoj da lernado en nur sep tagoj! Ĉu eblas? Tio estis la defio por la 42-a NASK kiu okazis la 5-an fojon ĉe la Universitato de Kalifornio, Sandiego inter la 2-a – 10-a de Julio ĉi-somere. Tridek partoprenantoj el dek usonaj ŝtatoj kaj ses aliaj landoj diligente provis lerni tiom kiom eblis en tiu mallonga periodo. (La plej longan vojaĝon faris lernanto kiu venis el Kazaĥujo!) La kursaro aperis en mallonga formo kiel provo allogi pli da studentoj kaj malaltiĝi la kostojn por la partoprenantoj.

Klasanoj frekventis formalajn lecionojn matene kaj ne-formalajn programojn posttagmeze kaj vespere. Ili spertis diversajn grup-agadojn, prezentojn, ludojn kaj ekskursojn. Aparte interesaj estis la prezentoj pri la hejmlandoj kaj ŝtatoj de la lernantoj.

Vizitantoj Gilda Muñoz Bonilla el Meksiko kaj la nova prezidanto de Esperanto-USA Orlando Raola aldonis iom da ŝanĝo en la rutino per siaj prezentoj. Eĉ la kutima feria tago, la 4-a de Julio – tago de sendependiĝo en Usono – estis studotago. Tiun tagon ĉiuj sidis en klasĉambroj en la mateno, sed sidis aŭ staris apud klifo aŭ sur alta konstruaĵo en la vespero por spekti la piroteknikaĵojn de la najbaraj urbetoj.

La plaĉa vetero de la sandiega regiono permesis vizitojn dum la semajno al la apuda plaĝo kaj aliaj vidindaĵoj en la ĉirkaŭaĵo.

La intensa studado finiĝis per festeto la lastan tagon. Krom la manĝetoj kaj trinkaĵoj aŭdiĝis muziko kaj babilado, multe da babilado. Oni povis aŭdi ke multege da lernado ja okazis dum tiu mallonga periodo. Ĉi tio rezultis dank’ al la tri senlacaj instruistoj: Bertilo Wennergren (Svedujo/Germanujo), Birke Dockhorn (Germanujo) kaj Lee Miller (Usono), la helpinstruisto kaj redaktisto de la NASKa Fasko Hoss Firooznia, Profesoro de Lingvistiko ĉe UCSD Grant Goodall, kaj lokano Mar Cardenas.