Presita el Usona Esperantisto № 2011:4

Saluto de la prezidanto

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-30

Estimataj asocianoj kaj amikoj:

Estas plezure kaj honorige adresi vin sur la paĝoj de Usona Esperantisto unuafoje post mia elektiĝo kiel prezidanto de nia landa asocio. Mi dankas vian fidon kaj ĝin reciprokos per promeso labori diligente kaj senlace por ke la Esperanto-movado en Usono estu ĉiam pli vigla, pri altkvalita kaj pli internacia.

Dum la elektokampanjo, mi havis la ŝancon detale klarigi miajn konkretajn planojn por asocia gvidado. Mi ne revortumos ilin ĉi tie, vi ankoraŭ povas legi ilin ĉe nia retejo. Mi volas nur resume diri, ke temas precipe pri:

  • arigi ĉies fortojn, provizi al ĉiuj kiuj emas kunlabori spacon por ties kunlaboro;

  • kunigi la dankindan sperton de niaj veteranoj kun la natura entuziasmo de niaj pli junaj membroj;

  • daŭre certigi, ke ĉiuj kiuj interesiĝas pri Esperanto havas la ŝancon ellerni ĝin kaj avantaĝe uzi ĝin por ajna komunika bezono, speciale pri komunikado internacia/interkultura;

  • fari ĉion ĉi uzante plej efektive malnovajn kaj novajn komunik-rimedojn.

Konsentite, ke temas pri sufiĉe ambiciaj planoj: ne ĉiuj apartaj eroj estos plenumeblaj dum mia deĵorperiodo, ne ĉiun opan planeron apogos absoluta plimulto de la asocianoj. Tamen, mi kontentas pri tio, ke almenaŭ ni havas klaran kaj detalan ideon pri la direkto de nia agado kaj pri niaj prioritatoj. Helpe de ili, ni povos facile konstati, ĉu ni progresas aŭ stagnas en niaj klopodoj.

Sukceso en la proponita taskaro ankaŭ ebligos plenumi revon: inviti la Universalan Kongreson de Esperanto por ke ĝi okazu en nia lando en la jaro 2015, ekzakte cent jarojn post la 11-a UK, okazinta en San-Francisko, kune kun la Panamo-Pacifika Internacia Foiro de 1915. Pluraj aktivuloj jam esprimis preferon pri eblaj kongresurboj: Orlando, Florido kaj Bostono, Masaĉuseco ĝis nun montriĝas plej allogaj kandidatoj. Je la fino de tiu ĉi jaro, kaj okaze de la Zamenhofa Tago, ni lanĉos la Esplorkomitaton pri UK-2015. Se vi havas interesan proponon aŭ preteco engaĝiĝi en la multflanka laboro bezonata por efektivigi tiun ĉi projekton, bonvolu vin anonci antaŭ la limdato.

En la venonta numero de Usona Esperantisto ni planas ankaŭ komenci gravan diskuton pri la estonteco de tiu ĉi plej grava asocia komunikilo mem. Hurlas ĉe ni multegaj demandoj: ĉu UE transiru ĉefe al surreta formo, kun eventuala produktado de papera versio por tiuj kiuj ne povas/volas legi ĝin sur la reto? Ĉu ĝi estu senpage havebla rete? Kiom da membroj kredas, ke la ricevado de nia dumonata papera bulteno estas grava (eĉ ĉefa) kialo por aliĝo al la asocio? Bonvolu pripensi respondojn kaj estu preta esprimi viajn opiniojn skribe, jen rekte al la redaktoro, jen kiel kontribuaĵoj en nia blogejo.

Fine, mi bondeziras al ĉiuj legantoj kaj denove certigas, ke ni restos ĉiam aŭskultemaj kaj pretaj por konstruiva interŝanĝo, plenaj je nevenkebla optimismo sed ankaŭ plene starantaj sur la grava fundamento de l’ realo.