Presita el Usona Esperantisto № 2011:4

Pri eldonado elektronika

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-30
[figure]
Eĉ nun haveblas PDF-versioj de Usona Esperantisto en kiuj eblas marki tekston, enskribi notojn, kaj pli. Jen ekzemplo de UE en legoplato iPad uzanta aplikaĵon GoodReader.

Pro rapida dismultiĝo de larĝkapacitaj retkonektoj, jam de jardeko eldonistoj esploras diversajn metodojn por eldoni gazetojn elektronike.
Ne surprize, multaj iliaj provoj fiaskis – kaj daŭre fiaskas – pro almenaŭ du malfacilaj obstakloj.

La plej obstina, sendube, estas la problemo pri kiel gardi aŭtorrajtojn en cifereca mondo. Teĥnikoj por cifereca administrado de aŭtorrajtoj (angle “DRM”Digital Rights Management) restas malelegante pezaj, kaj daŭre malfaciligas vivon por konsumantoj de diversspecaj elektronikaj verkoj. Feliĉe, en Esperantujo la DRM-problemo ankoraŭ ne tiom plagas nin kiom en pluraj nacilingvaj merkatoj. (Ĉu eble pro tio, ke eldonado en Esperantujo ankoraŭ ne estas aparte profitdona?)

La alia defio – kiu aparte koncernas eldonistojn de gazetoj – estas elekto de la plej konvena kaj uzebla cifereca dosierformato. Ekzemple, formato tute konvena por romano ne nepre konvenas por gazeto. En romano, plej ofte troviĝas linia sinsekvo de tekstaj ĉapitroj kiuj kondukas leganton de komenco al fino. (Krom eble en kelkaj eksterordinaraj kazoj, ekzemple la serio de lud-romanoj Choose Your Own Adventure®, kiuj furoris en mia junaĝo …)

En gazetoj, kontraste, redaktistoj kunmiksas diverstemajn artikolojn kiujn oni elektas legi (aŭ ignori) laŭplaĉe. Foje tiuj artikoloj estas grafike riĉaj, do gravas ne nur la teksto mem, sed ankaŭ la kompostado, tipografio, aranĝo de fotoj kaj desegnaĵoj, ktp.

Bedaŭrinde, pluraj el la plej popularaj dosierformatoj ne facile konservas ĉiujn tiujn erojn. En la fruaj tagoj de la Tut-Tera Teksaĵo, oni esperis ke HTML – la dosierformato de retpaĝoj – konvenus por ĉiuj specoj de presitaj verkoj. Tamen HTML estas esence “flua” formato, kreita por aŭtomate adapti sin al ekranoj diversgrandaj; tiu trajto bone konvenas al retpaĝoj, sed ne tiel bone al presitaj verkoj. Rezulte estas ofte malfacile, aŭ eĉ vane, provi imiti presitan formaton en HTML.

Post jaroj da esploro, evidentiĝis ke HTML plej bone okupas nur unu niĉon en la eldona ekologio. Kvankam retpaĝoj estas preskaŭ idealaj por mallongaj tekstoj kaj supraĵa legado (konvene al blogoj, ekzemple) ili ne tiel bone konvenas por longaj artikoloj, detala legado, kaj grafike riĉaj tekstoj.

Eble tial, en lastaj jaroj multaj eldonistoj de la Esperanto-gazetaro pli kaj pli decidiĝas pri la grafike riĉa, prespreta formato PDF (angle Portable Document Format). Kvankam ĝi ne estas la plej nova aŭ moda formato, ĝi funkcias tre bone. Popularaj gazetoj kiel La Ondo, Esperanto, Monato, Kontakto, kaj aliaj nun haveblas PDF-e.

Ĝis lastatempe, tamen, eĉ PDF restis maleleganta solvo, ĉar ankoraŭ necesis sidi antaŭ komputila ekrano por legi ĝin. Tiun lastan problemon finfine solvis la ekapero de komputiletoj kreitaj specife por imiti paperajn librojn. En Esperantujo, oni komencas nomi tiajn ilojn poŝlegilojlegoplatoj.

Haveblas nun tre bunta grego de legoplatoj diversmarkaj, inkluzive de Kindle (Amazon), Reader (Sony), iPad (Apple), Nook (Barnes & Noble), kaj aliaj. Ĉiu legoplato povas enteni milojn da libroj kaj gazetoj en diversaj formatoj – ĉu aŭtorrajte ŝlositaj aŭ ne. Proksimume same malgrandaj kaj malpezaj kiel siaj paperaj kuzoj, legoplatoj ebligas komfortan legadon preskaŭ ie ajn. Kaj plej grave por redaktistaj celoj, multaj bone subtenas PDF-formaton, tiel ke elektronikaj gazetoj povas prezenti la saman riĉan kompostadon de la presitaj versioj.

La teĥnologio estas ankoraŭ nova, do kompreneble restas pluraj mankoj. Tamen aferoj evoluas surprize rapide. Jam en pluraj PDF-legiloj eblas enskribi notojn, marki kaj kopii tekston, kaj eĉ lasi legosignojn per “falditaj” paĝanguloj.

Malmultaj legantoj scias, ke jam de pluraj jaroj ankaŭ Usona Esperantisto disponeblas en PDF-formato. Ĝis nun ni ne multe reklamis la servon, ĉar niaj rimedoj por disdonado kaj arĥivado restis tro kapricaj kaj nekonsekvencaj.

Tio baldaŭ ŝanĝiĝos. En la venontaj monatoj ni starigos retan eldonejon kie membroj rajtos elŝuti la plej novajn numerojn de Usona Esperantisto. Tuj kiam freŝa papera versio presiĝas, membroj retpoŝte ricevos atentigan mesaĝon kun la adreso de rete elŝutebla PDF-dosiero. Ni ankaŭ efektivigos eblon por tiuj, kiuj volas aboni la gazeton nur elektronike.

Restas farendaj pluraj burokrataj taskegoj, sed ni nun komencas krei liston de tiuj, kiuj volas ricevi la elektronikan version de la gazeto. Mesaĝu al la adreso bulteno@esperanto-usa.org por esti en la avangardo! Bonvolu mencii ĉu vi volas ricevi la elektronikan version aldone al la papera, aŭ ĉu anstataŭe.