Presita el Usona Esperantisto № 2011:4

La stereo-metodo de kreta pentrado

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-30
[figure]

Por percepti reliefon, la homa cerbo utiligas du ĉefajn meĥanismojn. Unu uzas la fenomenon de paralakso – subtilajn diferencojn inter la bildoj kiuj venas de ĉiu okulo – por rekrei tri-dimensian figuron el la nur du-dimensiaj bildoj. Tia rekreado estas komplika geometria tasko. Alia meĥanismo, nomita unuokula stereoskopio analizas perspektivajn aludojn en la bildoj – ekzemple, kiel konverĝas paralelaj linioj. Tiu dua meĥanismo sufiĉas por vidi reliefon eĉ sen ajna paralaksa informo.

Kiam oni vizitas muzeon kaj rigardas majstroverkon pentritan per fortaj perspektivaj aludoj, por plej bone percepti reliefon fakte necesas fermi unu okulon! Kial? Ĉar kiam oni rigardas per ambaŭ okuloj, la cerbo ellaboras la ĝustan solvon: temas ne pri vera tri-dimensia figuro, sed nur du-dimensia ebeno sur kiu oni izometrie pentris tri-dimensian projekcion.

[figure]

Tamen se oni fermas unu okulon, la cerbo ne povas uzi paralakson, do ĝi atentas nur la perspektivajn aludojn. Kaj tiuj aludoj sufiĉas por tre konvinke vidi tri-dimensie.

Pentristo kiu uzas la stereo-metodon donas al sia bildo fortegajn perspektivajn aludojn. Teorie, paralakso povus liveri al la cerbo de observanto la veran (sed strangan) solvon, ke temas pri ebena asfalto kun ege neproporcia pentraĵo. Tamen la bildoj estas kutime tre grandaj, kaj oni rigardas de multmetra distanco. Pro tio la paralakso estas kutime malgranda, do la ĝusta solvo malbone riveliĝas … kaj la fortega (kaj trompa) perspektiva solvo venkas. Rezulte, la spektanto havas fortan tri-dimensian percepton, kvazaŭ per nur unuokula perspektivo.