Presita el Usona Esperantisto № 2016:2

Vizito de Heidi Goes al losanĝelesa grupo

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-23
[figure]
Grifido, Helen; parolas Heidi. Foto de Karlo Ezebingaya.

La unuan fojon vizitis mi fama esperantist(in)o! La 27-an de Marto venis al Losanĝeleso Heidi Goes [hejdi ĥus], iama sekretario de la Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio (TEVA), instruisto de nia lingvo en Indonezio kaj Orienta Timoro, esploristo de iuj diversaj dialektoj en Angolo, kaj lingvisto pri la regiono inter Gabono kaj Angolo.

Eble vi pensas, leganto, ke okazis serioza, senrida, sed bona tago. Jes ja pri bona tago.

Heidi estas tre aktiva, facile ridetas, ridas, kaj amas veganan nutraĵon. Pro tio, ses esperantistoj bankedis vegane. Oni povas revi pri tia konversacio.

Post tio Heidi montris al ni ciferecajn fotojn pri siaj spertoj, esploroj en Angolo, inkluzive de mapoj pri la miksaj dialektoj, kiujn ŝi treege zorge studas — celanta disertacion por doktoriĝi, pere de aparta fako en sia universitato en Gent, Belgujo. Heidi serĉas tempon por fini naŭ-jaran projekton, iel subtenatan de ESF: libron pri la historio de Esperanto en Indonezio.

Tiu nia brila, tiel afabla, ege bonkora gasto estas belgo el Bruĝo (Brugge).

Ĉu vi, leganto, nun imagas ke tio ĉi sufiĉos, kiam vi, esperas la skribanto, renkontos nian Heidi Goes?