Presita el Usona Esperantisto № 2009:5

PostSecret … en Esperanto?

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-03
[figure]

PostSecret estas longdaŭra, komuna artprojekto por anglalingvanoj fare de usonano Frank Warren. Al li partoprenantoj anonime sendas sekretojn skribitajn sur poŝtkartojn; inter la sekretoj li elektas la plej interesajn por enskani kaj afiŝi en publika TTT-ejo. Jam sekvis similaj projektoj en la franca, hispana, germana, korea, kaj ĉina lingvoj.

Lastatempe, du eksNASKanoj el Usono fondis Poŝtsekreto-projekton en Esperanto. “Ĉar esperantistoj ofte estas tre interesaj homoj,” ili skribas, “ni kredas ke ili havas kelkajn interesajn kaj amuzajn sekretojn esprimindajn.” Ne necesas sendi poŝtkarton; oni povas kontribui per retpoŝto. Pli da informo troviĝas ĉe http://bit.ly/poshtsekreto.