Presita el Usona Esperantisto № 2015:2

“Al ĉiu homo estas nomo”

Holokaŭsta kunmemorigo

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-26
[figure]
La legado de nomoj. (Foto de David Duchin, DSPNphotos.com)

La 18-an kaj la 19-an de Aprilo, kelkaj membroj de la Esperanto-Klubo de Norda Teksaso partoprenis en la 14-a Holokaŭsta Kunmemorigo — La Legado de Nomoj. Ĝi okazis ĉe la preĝejanaro Bejt Torao en Richardson, Teksaso, kaj kunordigis ĝin la Vira Klubo de Bejt Torao. Inter la esperantistoj tie estis Jarlo Bills, Rhanda Halsey, Elizabeto kaj Filipo Dorcas, kaj Susano kaj Fred Meyer.

La ĉeftemo de la kunmemorigo estis legado de la nomoj de tiuj kiuj mortis en la Holokaŭsto antaŭ pli ol sepdek jaroj en Eŭropo. Subtemo de la ĉi-jara programo estis Besa — albana gastamo. La filmo Besa – The Promise estis prezentita, kaj sekvis prelego de Doc Vrinici, Administra Direktoro de la Alban-Usonana Kultura Centro de Dalaso, kaj muzika prezento de la ĥoro Blue Cross Blue Shield Voices of Diversity. Jarlo Bills estas membro de kaj la Vira Klubo kaj la ĥoro.

La programo komenciĝis per ekbruligo de kandeloj nome al diversaj grupoj kiuj mortis en la Holokaŭsto. Poste, partoprenantoj legis la nomojn kaj aĝojn de mortigitoj, kaj ankaŭ lokojn kaj datojn de mortigo. La prezentoj antaŭe menciitaj okazis post matenmanĝo de la Vira Klubo. La legado kaj aŭdado de nomoj daŭris post la prezentaĵoj. Inter la nomoj legitaj estis la nomoj de samseksemuloj. Tragedie, samseksemuloj kiujn ne mortigis la germana registaro reenkarceriĝis post la milito. La fifama Paragrafo 175 pri samseksemuloj en la germana leĝo restis ĝis la naŭdekaj jaroj. La evento daŭris dudek kvar horojn.

En la ĉambrego ĉe Bejt Torao estis kvar afiŝoj: la unua de la albana komunumo, la dua de esperantistoj, la tria de samseksemuloj, kaj la kvara montris pensojn de partoprenantoj. Sur la albana afiŝo estis la albanuja flago kaj kelkaj aĵoj montrantaj la agojn de albanoj kiuj protektis judojn kontraŭ la germana armeo dum la dua mondmilito. Ĝi ankaŭ inkludis informon pri la familio Babamusta, kiu gardis la vivojn de entute 176 judoj. La Esperanta afiŝo montris la Esperantan flagon, fotojn de kelkaj esperantistoj mortigitaj dum la Holokaŭsto, kaj diraĵojn de bone konataj homoj kiuj subtenis Esperanton, kaj ankaŭ de potenculoj kiuj kontraŭis Esperanton.

[figure]
Foto de David Duchin, DSPNphotos.com

La albana kultura koncepto de besa estas duflanka. Unuflanke, oni devas gastigi pordofrapanton, eĉ se tiu estas nekonato. Kaj se necese, per sia propra vivo oni devas protekti tiun gaston. La devo ne malpliiĝas eĉ se la gasto kulture malsamas de la gastiganto. La reĝo de Albanujo ordonis ke judoj ricevu albanujajn pasportojn kaj vizojn por eniri kaj resti en Albanujo spite al la volo de la germana registaro. Sed pli grave estas, ke unuopuloj kaj unuopaj albanaj familioj endanĝerigis sin por protekti unuopajn judojn kaj judajn familiojn. Memoru, ke inter albanujanoj estis islamanoj, ortodoksuloj, kaj romkatolikoj. Ĉiuj el tiuj grupoj gastigis kaj protektis judojn dum la Holokaŭsto. Albanujo restas tolerema lando kun malgranda grupo de judaj albanujanoj.

La dua flanko de besa estas, ke promeso al gasto nepre devos esti plenumita. Do se oni konsentas teni aĵon por gasto ĝis la gasto revenas por ĝi, tiu promeso etendiĝas al tiu kaj ties gefiloj, ĝis la aĵo estas finfine reakirita.

Tiu sindonemo inter albanoj al gastoj estas bela leciono por la mondo. Ni ĉiuj agu laŭ tiu leciono. Aplikado de besa al malsamaj grupoj plibonigus la mondon, ĉu oni pensas pri religiaj grupoj, ĉu pri landanoj kaj enmigrantoj, ĉu riĉuloj kaj malriĉuloj, ktp. Pensu pri aliseksemuloj kaj samseksemuloj, kristanoj kaj islamanoj, islamanoj kaj bahaanoj, ŝijaistoj kaj sunaistoj, usonanoj kaj hispanulaj enmigrantoj, usonanoj kaj vjetnamaj kaj hmongaj enmigrantoj, eŭropanoj kaj afrikaj enmigrantoj, eŭropanoj kaj turkaj enmigrantoj, japanoj kaj koreaj enmigrantoj ….