Presita el Usona Esperantisto № 2015:2

Vorto-Mozaiko: krucvortludo por Esperanto

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-26
[figure]
Ĉe NASK en 2012, ludantoj de Vorto-Mozaiko cerbumas intense kaj gravmiene. (Efektive, temas pri du samtempaj rondoj ĉe la sama tablo!)

Ofta ĝeno de tradukitaj vortludoj estas, ke ili ne bone konvenas al la lingvaj trajtoj de Esperanto. Ni pensu ekzemple pri Skrablo, krucvorta ludo elpensita por la angla lingvo. (La originalo nomiĝas Scrabble.) Sed vortfarado estas ĝenerale pli facila kaj regula en Esperanto ol en la angla, kaj kunmetitaj vortoj povas esti multe pli longaj. En praktiko, do, la vortoj en esperantlingva Skrablo ofte fariĝas absurdaj. (Vidu la artikolon pri Skrablo en n-ro 2014:2.) Malpli konata krucvortludo estas Vorto-Mozaiko, kiun oni kreis speciale por Esperanto. La ludon elpensis Nisikawa Sirosi kaj Serizawa Kiyosi, kaj eldonis ĝin la Tokia Esperanto-Kooperativo (TEKo).

Vorto-Mozaiko plurmaniere similas al Skrablo. Ekzemple, oni ricevas lotece elektitajn literojn kaj provas formi vortojn; en unu vico, ludanto rajtas almeti literojn en nur unu direkto; novaj vortoj devas tuŝi almenaŭ unu literon de jam ludita vorto; ktp. Sed la reguloj estas ankaŭ kelkmaniere malsimilaj: eble plej grave, ili malpermesas la bizarajn kunmetaĵojn kiuj ĥaosigas Skrablon.

Aspekte, Vorto-Mozaiko estas minimumisma: tute mankas ludtabulo. La kompleto konsistas el nur kartoj kaj (eventuale) skatoleto aŭ kaŭĉuka bendo por kunteni ilin dum portado. La “tabulo” povas esti io ajn ebena: tablo, tapiŝo, benko, ktp.

Ĝis lastatempe, Esperanto-USA kaj UEA vendis ekzemplerojn de la ludo en siaj respektivaj libroservoj, sed ĝuste nun (en Majo de 2015) ambaŭ stokoj estas elĉerpitaj. Estas domaĝe, ĉar la kartaroj eldonitaj de TEKo estas aparte belaj kaj bonkvalitaj. Espereble oni planas novan eldonon. Intertempe, tamen, estas sufiĉe facile fari proprajn kartojn hejme.

Kartoj

Vorto-Mozaiko uzas 101 kartojn: cent estas liter-kartoj, kaj unu montras nur stelon; ĝi rolas kiel ĵokero aŭ “ajnkarto”, simile al la senliteraj tegoletoj en Skrablo. La kartoj estas sufiĉe simplaj, ke oni povas fari ilin permane – ekzemple per indeks-kartoj kaj feltkrajono – aŭ, iom pli pene, per komputilo kaj lasera presilo. Ĝuste tion faris la aŭtoro; fine de tiu ĉi artikolo vi trovos ligilon al lia presebla PDF-dosiero.

Reguloj

Ekzistas pluraj manieroj ludi Vorto-Mozaikon. Fine de la artikolo vi trovos PDF-skanaĵon de la originala regularo; ĝi prezentas ne nur unu, sed tri ludmanierojn. Kiel klarigas la elpensintoj, iliaj proponoj “estas nur ekzemploj … ludantoj rajtas elpensi plaĉan ludon konforme al siaj kondiĉoj.”

Ĉi tie mi prezentas variaĵon de ilia unua ludmaniero, kiu estas la plej simila al Skrablo:

  • Oni bone miksas la kartaron kaj disdonas po ok al ĉiu ludanto. La ceteraj kartoj restas en stako (kun literoj kaŝitaj) flanke de la tablo.

  • Oni prenas unu karton de la stako kaj metas ĝin tablomeze, kun litero videbla.

  • Laŭvice, ĉiu ludanto provas formi nova(j)n vorto(j)n per aldono de siaj propraj kartoj. La almetitaj kartoj devas esti en nur unu linio vertikala aŭ horizontala, sen breĉoj, kaj ĉiu nova vorto devas ligiĝi al jam ludita vorto per almenaŭ unu karto.

  • Se oni ne sukcesas formi vorton ene de unu minuto, la vico pasas al la sekva ludanto.

  • Fine de vico, ludanto ricevas novajn kartojn el la stako, por denove havi ok.

  • La ludo finiĝas kiam ĉiuj kartoj estas eluzitaj, aŭ kiam neniu ludanto povas formi novan vorton.

Permesitaj “vortoj”

Efektive, en Vorto-Mozaiko oni ludas ne per “vortoj”, sed per la vort-_eroj_ de Esperanto: radikoj, afiksoj, konjunkcioj, ktp. Ĉio estas permesita krom kunmetaĵoj, gramatikaj finaĵoj, kaj vortoj jam uzitaj.

Do permesita, ekzemple, estas KUR (radiko) aŭ IG (afikso) sed ne KURIG (kunmetaĵo). Al la jam ludita KUR oni rajtus aldoni novan karton por fari KURB (radikon) sed ne KURI (ĉar ĝi havas gramatikan finaĵon).

Poentoj

Poentado estas tre facila: je ĉiu vico oni simple nombras vokalojn en la nove formitaj vortoj. Do KUR valoras unu poenton; same KURB. La vorto IAL donas du poentojn; same AER. (En la kartaro de TEKo, vokaloj esti malhele koloritaj por faciligi poentadon.)

Ekzempla rondiro

Por komenci la ludon, oni prenas unu karton el la stako, kaj metas ĝin tablomeze:

K

Al tiu karto la unua ludanto almetas kartojn A kaj J horizontale por fari la konjunkcion KAJ:

KAJ

Ĉar ĝi havas unu vokalon, li ricevas unu poenton.

La dua ludanto aldonas kartojn M kaj L vertikale por fari la afikson MAL (unu poento):

M
KAJ
L

Tria ludanto aldonas kartojn S kaj E horizontale por fari la radikon SEM (notu la mankon de finaĵo) kaj la afikson EK:

SEM
KAJ
L

Ŝi ricevas du poentojn entute: unu pro la E en SEM, kaj unu ĉar tiu E estas ankaŭ en la nova EK.

Utila por lernantoj

Pro ĝia simpleco, Vorto-Mozaiko estas kelkaspekte pli eleganta kaj utila instruilo ol Skrablo. Ĝi estas tamen malpli facila ludo, ĉar ne eblas simple (kaj senfine!) almeti afiksojn por formi novajn vortojn. Oni ja povas formi longajn vortojn, ĉar Esperanto havas sufiĉe multe da grandaj radikoj. Sed pli avantaĝa por ludanto estas firma posedo de la Baza Radikaro.

Ligiloj

Preseblaj kartoj
Jen presebla PDF-dosiero por krei viajn proprajn kartojn: ĝi enhavas cent literojn kaj unu stelon (ajnkarton). La dosiero estas senkopirajta. Presu ĝin sur dika papero, se eble. (88 kB)
Reguloj de Vorto-Mozaiko
Jen PDF-skanaĵo de la originala regularo fare de la Tokia Esperanto-Kooperativo. Ankaŭ ĝi estas senkopirajta. (514 kB)