Presita el Usona Esperantisto № 2012:5

Okazis NOREK notinda

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-29
[figure]
Partoprenanto Ellen Eddy el Vaŝingtonio trovas trezoron en geokaŝludo.

Enumclaw, Vaŝingtonio — Fine de Septembro okazis NOREK, La Nord-Okcidenta Regiona Esperanto-Konferenco. Partoprenis ĉi-jare dudek unu personoj: kvin el Kanado, la aliaj el Usono. Kelkaj venis de malproksimaj lokoj, ekzemple David de Marilando kaj Orlando de Kalifornio.

Dum la interkona vespero ni ludis kelkajn ludojn, inkluzive de Dixit, ni aŭdis novajn originalajn poemojn, kaj ni kudris kudrilujojn ornamitajn per verdaj steloj. La ĉefa evento estis ekskurso al apuda nacia parko Mount Rainier, kie ni piedmarŝis kaj piknikis inter ŝtelemaj garoloj.

Sabaton vespere kaj dimanĉon matene, kelkaj partoprenantoj paroladis pri la kongresa temo daŭrigebla energio por ĉiuj, kaj kelkaj pri diversaj temoj: Armenujo, la historio de la simbolo @, kaj kiel krei artikolojn por Vikipedio en Esperanto. Kelkaj faris sian unuan geokaŝan ekskurson. Ni eĉ iomete provis la ĉinan arton Tajĝiĉuano! Pliaj fotoj troviĝas rete.

Venontjare NOREK okazos en (aŭ proksime al) Viktorio, Brita Kolumbio.