Presita el Usona Esperantisto № 2012:5

Mia granda aventuro per Pasporta Servo

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-29
[figure]
Lernu pli pri la Pasporta Servo ĉe ĝia retejo. Vi povas aĉeti la libron ĉe la retbutiko de Esperanto-USA.

Ĉu vi scias, ke vi povas gasti ĉe aliaj esperantistoj en ĉiu parto de la mondo? Jes! Vi povas.

En la jaro 2010, mi kaj miaj amikinoj decidis vojaĝi al la regiono Toskanio (itale, Toscana) en okcidenta Italujo.

Unue, mi aĉetis la libron Pasporta Servo.

Ni elektis la gastigantojn Rena kaj Lucio Barashi, kiuj loĝas en la urbo Terno.

Ni alvenis al la stacidomo de Terno en Aprilo. Kia surprizo renkonti Renan, kiu estis bela kaj juna! Ŝi veturigis nin hejmen en sia aŭto.

Alia surprizo estis ŝia ĉarma, bele malnova domo. Ĝi troviĝas en kamparo kun multaj arboj.

Rena prezentis al ni sian edzon, Lucio, kaj la familian hundon, Blanche. (Blanche ne parolas Esperanton. Ŝi komprenas nur la italan lingvon.)

Rena estas ege lerta kuiristino. Mi manĝis kaj trinkis bone.

La duan tagon, Lucio gvidis longan ekskurson en la regiono por ni.

La sekvan tagon, Rena veturigis nin al vin-farejo. Ĝi estis tre interesa, sed oni ne donis al ni specimenojn. Domaĝe.

La lastan nokton okazis granda festo kun la Esperanto-grupo de Rena. Ni kantis, ni ridis, kaj ni manĝis.

Kia aventuro! Ni deziras fari alian. Aĉetu la libron Pasporta Servo kaj ĝuu vian propran aventuron!

Klarigoj

aventur/o
danĝera aŭ plezura (neatendita) vico da okazaĵoj
ĉarm/a
plaĉa, bela
ekskurs/o
longa plezura aŭ esplora promenado aŭ vojaĝo
specimen/o
iomete da iu produkto, por konigi ĝin al eblaj aĉetontoj
surpriz/i
mirigi pri io neatendita; ~o: neatendita novaĵo