Presita el Usona Esperantisto № 2012:5

ESF celas plifortigi la usonan movadon

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-29

Ĉu vi sciis, ke pli ol 16 mil personoj en Usono lernas Esperanton danke al Lernu?

Kun preskaŭ 130 mil registritaj uzantoj ĉie en la mondo kaj kelkaj milionoj da paĝvizitoj ĉiumonate, Lernu estas la plej granda Esperanto-retejo kaj Esperanto-komunumo en la mondo. Dekomence, la paĝaron financas la usona fondaĵo Esperantic Studies Foundation (ESF), inter multaj aliaj projektoj grandaj kaj malgrandaj.

La laboron de ESF ebligas la donacado de esperantistoj.

Ne nur Lernu, sed ankaŭ Edukado.net (retaj rimedoj por instruistoj de Esperanto), Pasporto al la Tuta Mondo (rektmetoda video-kurso), Springboard2Languages (eduka eksperimento en britaj bazlernejoj), kaj kompreneble NASK, la Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto, ricevis financan subtenon de ESF – kaj tiuj estas nur kelkaj ekzemploj el la eduka kampo.

ESF uzas siajn rimedojn por konkretaj projektoj kiuj antaŭenigas Esperanton, edukadon kaj interlingvan justecon. La fondaĵon gvidas estraro de konataj usonaj kaj kanadaj esperantistoj.

Vi povas ekscii pli pri la agado de ESF vizitante ĝian retejon. Tie vi ankaŭ trovos manierojn donaci al la fondaĵo, kiu donas impostkvitancon al ĉiuj usonaj donacantoj. Eblas donaci unufoje, ekzemple per PayPal aŭ via UEA-konto, aŭ enskribiĝi por ĉiumonata donacado.

Per kreskigo de la kapitalo de ESF, vi plifortigos la Esperanto-movadon en Usono! Ĉar ESF laboras por la longdaŭra evoluo de la movado, indas pripensi ankaŭ la eblecon testamenti al ĝi.

ESF bezonas vian subtenon. Ni elkore dankas ĉiujn niajn donacantojn kaj petas konsideri fari donacon al ESF ĉi-jare! Skribu al ni ĉe admin@esperantic.org kial vi donacas al ESF!

Adreso por ĉekoj: ESF, Cop Ste Catherine, CP 60502, Montreal QC, H1V 3T8 (Canada) | UEA-konto esfo-p

Atesto de unu el la subtenantoj de ESF

Synnöve Mynttinen, Finnlando

Ĉi-jare mi festas mian 25-jariĝon en Esperantujo. Dum lastaj jaroj en ĉiuj renkontiĝoj, kiujn mi partoprenis, mi sukcesis konatiĝi kun diversaĝaj bonaj parolantoj, kiuj tiam partoprenis sian unuan kongreson post kiam ili lernis Esperanton per Lernu. Ĉiam mi admiras ilian bonegan prononcadon kaj grandan vorttrezoron. Bona ekzemplo estas la filmo de Rowland Goodbody en la filmejo de Edukado.

Lernu kaj Edukado.net estas nuntempaj metodoj instrui Esperanton por milionoj da homoj ĉie en la mondo samtempe efike kaj altkvalite laŭ ĉies personaj kapabloj. Esperantujo ne havas ekonomiajn rimedojn por kio ajn. Tial ni devas uzi la monon por plej fruktodonaj metodoj plivastigi la lernadon de la lingvo kaj plialtigi la lingvonivelon de homoj, kiuj jam iam lernis ĝin. Tial mi de tempo al tempo donacas monon al ESF, kiu, laŭ mia kompreno, ĝis nun sukcesis subteni multajn valorajn aferojn en nia Esperanto-komunumo en scienca kaj praktika nivelo.