Presita el Usona Esperantisto № 2012:5

Mia malkovro de Japanujo (unua parto)

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-29
[figure]
La kupoldomo Genbaku en Hiroŝimo, super kiu eksplodis atombombo. Ĝi nun estas pacmonumento.

“Mia nomo estas Ĵenja kaj mi naskiĝis en Kioto”, mi diras en sinprezento al japanaj esperantistoj.

Ili rigardas min kun malkredo.

“En Kioto-strato – en Kievo, Ukrainujo.”

Jes, tio klarigas: oni ridetas. Kievo kaj Kioto estas ĝemelaj urboj, kaj kvin minutojn for de mia naskiĝ-loko eĉ troviĝas japana parko kun torijo, pagodo, eta “Fuĵi-san” kaj aleo de sakuroj, la plej longa en Eŭropo. Eble danke al tiu hazardo mi ĉiam revis viziti Japanujon. Ĉi-jare mia revo realiĝis!

Verdire, la anonco pri la IJK-2012 en Japanujo estis simple preteksto por viziti la landon. Pro tio, eĉ malgraŭ la nuligo de IJK, ni ĉiukaze decidis viziti. Iom egoisme, sed por ni tio estis eĉ pli bone, ĉar oni havis tempon gastigi kaj ĉiĉeroni nin! Tra la tuta vojaĝo kaj nun, reveninte, mi devas miri pri kiom malofte ni havis okazon vere sperti Japanujon – ne nur supraĵe, kiel kutimaj turistoj, sed loĝante en domoj de japanoj, kune manĝante, promenante kaj babilante.

Kutima por vojaĝemaj esperantistoj, la pasport-serva vojaĝmaniero estas tute nekomprenebla por multaj, kaj mi ofte devas klarigi al amikoj kaj kunlaborantoj, kiel ĝi funkcias. Ili simple ne povas imagi, ke, eĉ ne estante riĉa, oni povas vojaĝi al tiom malproksima kaj multekosta lando kiel Japanujo kaj sperti la landon tiel, kiel oni ne povas sperti ĝin eĉ estante la plej riĉa homo en la mondo! Iam en buso en Kioto okazis amuza miskompreno: aŭskultante nin interparoli en nekonata lingvo, unu virino demandis al nia gastigantino, la bonkora sinjorino Tahira, ĉu ŝi hazarde ne estas profesia ĉiĉerono. Ŝi diris ke ne, kaj provis klarigi, kiel ni konas unu la alian, kaj ke ni gastas en ŝia domo kiel esperantistoj. La demandinto do tuj pensis, ke ŝi havas gastodomon kaj profesie gastigas eksterlandanojn!

Dum preskaŭ tri semajnoj ni vizitis dek-kvinon da urboj kaj urbetoj sur du insuloj: Honŝu kaj Ŝikoku, kaj renkontiĝis kun pluraj esperantistoj kaj E-grupoj. Ni spertis la trankvilon kaj serenecon de la japana kamparo kaj la frenezan ritmon de Tokio. Ni “malkovris” multajn aferojn, manĝaĵojn kaj homojn. Mi plenigis tutan kajeron per vojaĝnotoj, kaj ni alportis hejmen du mil fotojn. Ni spertis la aŭtentikan japanan gastamon, la ekstreman malavarecon kaj mirigan zorgemon de ĉiuj niaj gastigantoj kaj ĉiĉeronoj. Ĉiu persono, kiun ni renkontis, restos por ĉiam en niaj koroj!

[figure]
La grandega torijo ĉe la ruĝa sanktejo de Icikuŝima.

Hiroŝimo: 67 jarojn poste

Post 15-hora flugo el Montrealo, finfine, nia aviadilo surteriĝas en Hiroŝimo, la komenco de nia vojaĝo. Sekvas 15-minuta veturo de la centra stacidomo, kie s-ro Oŝioka renkontas nin, tra zigzagaj montecaj vojoj, kaj jen ni alvenas al la hiroŝima Esperanto-domo, kie loĝas la famaj esperantistoj Moritaka kaj Taeko Oŝioka (antaŭ kelkaj jaroj ili estis premiitaj pro sia internacia agado per Esperanto).

Gesinjoroj Oŝioka ĵus revenis de la UK en Vjetnamujo, kaj en la lasta mesaĝo, kiun ni ricevis antaŭ la foriro, ili skribis: “Ni jam revenis el Vjetnamujo kaj mi jam komencas kuiri.” Ni pensis, ke certe estas iu miskompreno: ne temas pri kuirado por ni: ni ja alvenas nur post unu tago! Sed, vidinte la vespermanĝon, mi komprenas, ke tio ne estis miskompreno: nin atendas vera festeno konsistanta el almenaŭ deko da pladoj, interalie, tempuro (japanaj fritaĵoj), floroj de okura (estas nur unu semajno en la jaro, kiam oni povas manĝi ilin – kaj, bonŝance, ni trafis tiun semajnon) kaj malvarmaj nudeloj – somen – kun akvomelono. Plej malfacile estas manĝi la nudelojn per bastonetoj, kaj mi ekbedaŭras, ke mi ne ekzercis min pri manĝado per bastonetoj pli bone antaŭ la vojaĝo.

Lacegaj post preskaŭ du tagoj sen dormo, ni iras al nia bela japanstila tatama ĉambro. En modernaj japanaj domoj ofte estas japanstila ĉambro, tre utila por gastoj: en ĝi tute ne estas mebloj aŭ lito, kio permesas gastigi multajn personojn samtempe. La planko estas kovrita per tatamoj – tapiŝoj el plektita riz-pajlo – kaj en la angulo, bela kaligrafiaĵo kun vazo – tokonoma, la plej honora parto de la ĉambro. Malsimile al eŭropanoj aŭ usonanoj, kiuj kutimas havi apartajn dormoĉambrojn, la ĉambroj en tradiciaj japanaj domoj ofte estas multfunkciaj: ĉiuvespere oni metas matracon kun litotukaĵoj, kaj ĉiumatene oni forigas ĝin – jen bona utiligo de malgranda spaco.

Kiam la tempo haltis …

Hiroŝimo situas en tre bela loko – en la montaro apud la Interna Maro. Bedaŭrinde, la urbo estas fama ne pro siaj belaj pejzaĝoj, sed pro la teruraĵoj de atombombado. Laŭ s-ro Oŝioka, ofte vizitantaj esperantistoj imagas Hiroŝimon daŭre kuŝantan en ruinoj, kio tute ne veras. La urbo renaskiĝis: ĝi estas moderna urbo kun granda aŭtoindustrio, sed la pac-muzeo, pluraj monumentoj kaj la konservita bombita kupoldomo, 600 m super kiu eksplodis la bombo, estas porĉiamaj atestoj pri tio, kio okazis tie antaŭ 67 jaroj. Provizitaj de mapoj kaj gvidlibroj (du el kiuj estas eldonitaj de gesinjoroj Oŝioka), ni iras promeni en la urbo. Pacmuzeo estas nia unua celo.

La 6-an de Aŭgusto 1945, je la 8:15 matene, la tempo haltis en Hiroŝimo. 140 mil personoj perdis la vivon. Iuj tute elvaporiĝis, eĉ sen lasi la ostojn – ja temperaturo en la epicentro atingis kelkajn milojn da gradoj. Iuj suferis longajn horojn, tagojn, monatojn poste. Inter ili multaj infanoj, kiuj devige laboris konstruante ŝirmejojn. Oni povas vidi fandiĝintan sablon kaj tute detruitajn etajn uniformojn de lernejanoj. Oni vidas bildojn de infanoj, kiuj desegnis spertitajn teruraĵojn: jen la aro de kadavroj kuŝantaj laŭlonge de la rivero – por identigo. Jen la homoj kun vizaĝoj ŝveliĝintaj pro radiado kaj starantaj haroj plenaj de radioaktiva polvo ….

La muzeo ĉi-jare prezentis ankaŭ kolekton de dokumentoj el Usono, kiuj estis ĵus malsekretigitaj. Ili plie montras la hipokritecon de la decido senaverte bombi Hiroŝimon kaj Nagasaki – supozeble por fini la pacifikan militon, sed en la realo, por testi atombombon en la realaj cirkonstancoj (pro tio oni eĉ malpermesis “kutiman” bombadon de kelkaj “kandidat-urboj”, por vidi la plenan efikon), kaj por “montri la muskolojn” al Sovetunio kaj eviti ties influon, ĉar Japanujo jam fakte komencis pac-negocojn kun ĝi. Estas eĉ letero de usonaj sciencistoj, kiuj provas konvinki la usonan registaron pri la danĝero de tia senaverta atako …. Mi rememoras, ke kelkajn tagojn antaŭ nia vojaĝo mi aŭskultis intervjuon de unu el la usonanoj, kiujn oni ordonis faligi la bombon, kaj kiu daŭre tre sincere kredis, ke tio estis necesa por fini la militon ….

[figure]
Unu el la ĉarme voremaj cervoj de Mijaĵima.

Sed, feliĉe, Hiroŝimo renaskiĝis – oni komencis purigi la urbon tuj post la atako, kaj en kelkaj partoj de Hiroŝimo, tramoj funkciis jam kelkajn semajnojn post la atako. La urbo fariĝis vivanta rememorigo pri danĝeroj de nukleaj armiloj. En la muzeo tutan muron kovras protest-leteroj, adresitaj al mondaj potenculoj, prezidantoj kaj ĉefministroj, de la sinsekvo de hiroŝimaj urbestroj kontraŭ uzado kaj testado de nukleaj armiloj. Hiroŝimo fakte komencis la tutan movadon de “Urbestroj de Paco”: movado de nun ĉ. pli ol kvinmil urboj (reprezentantaj ĉ. miliardon da personoj), kiuj kampanjas por forigo de nukleaj armiloj. La loĝantoj de Hiroŝimo deziras, ke tiu ĉi teruriga sperto tamen helpos konstrui mondon sen nukleaj armiloj. Ni esperu, ke oni aŭskultos ….

Milo da pac-gruoj

Apud la muzeo estas diversaj monumentoj: jen al mortintaj instruistoj kaj infanoj, jen al miloj da mortintaj koreoj, loĝintaj en Hiroŝimo por devigaj laboroj. Tre kortuŝa estas la monumento al knabineto Sasaki Sadako, kiu reprezentas ĉiujn senkulpajn viktimojn de militoj. Ŝi havis du jarojn kiam la bombo falis. Forblovita el fenestro pro la eksplodo, ŝi tamen supervivis la atakon kaj kreskis tute sana. Tamen en 1955 ŝi estis diagnozita je leŭkemio, kaj kuracistoj prognozis al ŝi nur unu jaron por vivi. Ŝi famiĝis pro la mil pacgruoj, kiujn ŝi faris, malgraŭ teruraj doloroj, kredante, ke se oni faras mil paperajn gruojn, la dioj realigos la deziron. Ŝia deziro estis simple vivi … ĉar tiutempe en Japanujo mankis papero, ŝi uzis kiun ajn paperon, kiun ŝi trovis, inkluzive volvaĵon de medikamentoj. Post la morto de Sadako, ŝiaj amikoj kampanjis por kolekti monon por ŝia monumento, kiu estis inaŭgurita en 1958. Ĝi diras “Estas nia krio. Estas nia preĝo. Paco en la mondo.” En tiama Sovetunio, kie mi naskiĝis, oni tre bone konas ŝian rakonton kaj eĉ havas kelkajn kantojn pri ŝi. Eble pro tiu ĉi malgaja rakonto, oni vidas pacgruojn ĉie en Hiroŝimo – ofte ili estas plektitaj kune kaj foje oni faras tutajn bildojn el la aro da plektitaj gruoj.

“Kiu estas la ĉefministro?”

Promenante en la parko, ni renkontas grupon da japanaj junuloj, kiuj volas babili kun ni en la angla. Ili demandas min, ĉu mi scias, kiu estas la nuna japana ĉefministro? Mi hontas, ke mi tute ne memoras – ja ili ŝajne ŝanĝiĝas ĉiujare, kaj ĉiam, kiam mi lernas, jam estas nova ĉefministro! Junuloj ridas, ĉar tio fakte estis ilia sekva demando: “Kial do japanaj ĉefministroj tiom ofte ŝanĝiĝas?” Poste ili montras bildojn de ĉiuj lastatempaj ĉefministroj kaj demandas, se mi devus enamiĝi al unu el ili, kiu li estus? Mi elektas Koizumi, kaj ili estas kontentaj: “Jes, li estas la plej bona.”

Tiu ĉi babilado, fakte, ne estas simpla scivolemo – estas ilia somera tasko: deviga ekzerciĝo pri la angla kun eksterlandanoj. Lernado de la angla estas tre malfacila por japanoj, kaj ili investas multe da tempo kaj mono por lerni ĝin. Kaj pro tio, ke oni ĉefe lernas nur la skriban anglan, parolado kun multaj eksterlandanoj apud la Pac-muzeo estas bona okazo iomete ekzerciĝi pri la parola parto. Post kelkaj minutoj nin invitas babili alia infano – 7-8-jara knabineto kun sia panjo. Ŝi demandas pri japanaj manĝaĵoj kaj ĉu ni gustumis diversajn specialaĵojn de Hiroŝimo. Kiel donacon por la tempo paroli kun ŝi ni ricevas … nu kompreneble, pacgruojn!

La flosanta sanktejo

Nia sekva celo en la hiroŝima regiono estas la insulo Mijaĵima. Por atingi ĝin oni devas trajni ĉirkaŭ horon, kaj tiam preni pramŝipon. La insulo estas majesta: kovrita de verdaj montoj kaj ĉirkaŭita de blua akvo, sur kiu kvazaŭ flosas la ruĝa sanktejo Icukuŝima – ĝi aspektas kiel io tute surreala.

La insulo estas plej konata pro tiu ĉi sanktejo kun la grandega torijo (O-Torii): pordego en akvo – unu el la plej konataj vidindaĵoj en Japanujo kaj parto de la Monda Heredaĵo de UNESKO. Torijoj markas la enirejon al ŝinto-sanktejo: ili estas jen lignaj (plej ofte farbitaj ruĝe), jen ŝtonaj, jen eĉ betonaj. Tiu ĉi torijo estas tre speciala, ĝuste pro tio, ke ĝi staras en akvo. La sanktejo staras sur platformo en akvo kaj ŝajnas, ke ĝi vere flosas sur akvo. Kvankam la torijo en akvo sur tiu ĉi loko staras ekde la 12-a jarcento, la nuna torijo datiĝas de la jaro 1875. 16 metrojn alta, ĝi estas farita el putroimuna kamforarbo.

[figure]
Ĉeburaŝka!

Icukuŝima-sanktejo ne estas la sola vidindaĵo sur la insulo: ĝi havas tutan aron da aliaj vidindaĵoj, ŝinto-sanktejoj kaj budhismaj temploj, kiuj tute harmonie kunvivas. Foje ŝinto-sanktejo estas eĉ integra parto de pli granda budhista komplekso. Por ni, okcidentanoj, tiu ĉi paca kunvivado estas aparte interesa, ĉar, akceptinte kristanismon, la praaj religioj estis tute forgesitaj kaj eĉ diaboligitaj (ekzemple, en la ukraina lingvo la vorto “pagana” en la nuna lingvaĵo signifas “malbona”).

La insulo estas sufiĉe granda kaj eĉ havas kelkajn urbetojn. Iuj lokanoj estas posedantoj de multenombraj restoracioj kaj vendejoj. Sed, krom lokanoj, Mijaĵima havas aliajn nekutimajn loĝantojn: cervojn! Malsame ol la plejparto de aliaj cervoj, japanaj cervoj (ŝika) ne perdas makulojn je maturiĝo. Tiuj ĉarmaj bestoj loĝas sur la insulo jam de jarcentoj kaj tute ne timas homojn aŭ aŭtojn. Sed atenton! Kiom ajn ĉarmaj estas la cervoj, ili transformiĝas en monstrojn kiam ili flaras ion ajn manĝeblan. (Ĵurnaloj kaj eĉ paperaj ventumiloj apartenas al “manĝebla” kategorio!) La cervoj persekutos vin, ĝis kiam vi donos la manĝaĵojn al ili! Fakte, malgraŭ oficiala malpermeso manĝigi cervojn, homoj ofte faras tion, kaj la bestoj iamaniere sukcesas trovi paperojn kaj kun plezuro manĝas ilin – eĉ malgraŭ tio, ke la insulo mem estas ekstreme pura.

Ĉeburaŝka. Kaŭai! (“Ĉarme!”)

Revenante hejmen, en memoraĵ-vendejo mi rimarkas ion tute strangan: Ĉeburaŝka! Ĉeburaŝka estas ĉarma rolulo de rusa infanrakonto kiu havas grandegajn orelojn. Mi tute ne povas imagi, ke ekster la ruslingva mondo iu konus tiun beston! Tamen en Japanujo oni ne nur konas lin, oni eĉ vendas memoraĵojn kun Ĉeburaŝka, kiu tenas en la manoj la faman japanan kuketon (manĝu) kun skribaĵo “Hiroŝima” sur ĝi!

Kompreneble, mi ne povis rezisti aĉeti tian perfektan ekzemplon de interkultura kunfandiĝo! Kiel evidentiĝis, Ĉeburaŝka tre popularas en Japanujo kaj eĉ havas plurajn filmojn. Mi poste demandis al unu esperantistino, kial la besto tiom populariĝis? La respondo estis: “Ĉar li estas tiom ĉarma!” Etaj (sed ne nur etaj) japaninoj adoras ĉion ĉarman (“kaŭai!”), kaj ofte havas iun ĉarman monstreton alkroĉitan al sia mansako (mi devas konfesi, ke ankaŭ mi alkroĉis Ĉeburaŝka-n al mia mansako). La ĉarmaj monstroj videblas ĉie: sur reklamoj, afiŝoj, ŝildoj kaj eĉ sur alvokoj donaci sangon!

Pro tio, ke en Japanujo ĉio plej bone vendiĝas per ĉarmaj monstroj, ĉu eble ankaŭ ni adoptu iun ĉarman beston, kiel Ĉeburaŝka-n? Anstataŭ manĝu-kukon ni surmetu verdan stelon kaj donu al ĝi la nomon “Esperaŝka”, ekzemple, kaj tiel certigu la finan venkon en Japanujo.

(Sekvos la dua parto venontnumere.)