Presita el Usona Esperantisto № 2012:5

Promenado kun hundo

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-29

Ĉi-numere Vilĉjo Harris prezentas al ni alian enigmon el la libro Gimnastiko por Cerbo de Tacumi Hirosi, havebla ĉe la libroservo. Bonvolu ne sendi vian solvon al la redakcio!

[figure]

Homo, kiu havas hundon, loĝas for de fervoja stacio je distanco de 2 km.

Iun tagon li ekpromenas al la stacio en rapido de 4 km/h. Samtempe, la hundo ekkuras al la stacio en rapido de 20 km/h.

Ĵus post kiam la hundo atingas la stacion, ĝi revenas same rapide al sia mastro marŝanta. Tuj kiam ĝi renkontas sian mastron ĝi denove kuras al la stacio. Ĝi ripetas la kuradon tien kaj reen ĝis la mastro finfine atingas la stacion.

Kiom estas la tuta distanco, tra kiu la hundo kuras?

(La solvo aperos en n-ro 2013:1.)