Presita el Usona Esperantisto № 2010:4

Holokaŭsta kunmemoraĵo

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-01

Richardson, Teksaso — Sabaton la 10-an de Aprilo 2010, kelkaj membroj de la Esperanto-Klubo de Norda Teksaso partoprenis en holokaŭsta kunmemoraĵo ĉe Sinagogo Beth Torah en Richardson, Teksaso. Oni kunmemorigis, per legado de iliaj nomoj, homojn kiuj mortis dum la Holokaŭsto en Eŭropo dum la Dua Mondmilito.

La ceremonio komenciĝis kun priskribo de la evento fare de ano de la Vira Komitato. Post tio sekvis kortuŝa parolado de Rabeno Adam Raskin. Trie sekvis diskuto de Earl (Jarlo) Bills pri la mortigo de esperantistoj, multaj el kiuj estis judoj, dum la Holokaŭsto. Post tio la ĉeestantaj esperantistoj legis la nomojn de kelkaj mortigitaj esperantistoj.

Poste esperantistoj partoprenis en la legado de la nomoj de holokaŭstaj mortigitoj ĉe la sinogogo. Dum la tuta 24-hora periodo, kelkaj legantoj legis nomojn en la sanktejo, dum aliaj legantoj interparolis, rigardis kolekton de originalaj fotoj de la Holokaŭsto, aŭ dormis.