Presita el Usona Esperantisto № 2010:4

Krucvortenigmo: Kalemburoj

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-01

Temo de la ĉi-numera enigmo estas kalemburoj: vortludaj mistranĉoj, per kiuj oni povas trovi plurajn (kaj foje, absurdajn) signifojn kaŝitajn en oftaj vortoj. Ekzemple, la vorton martiro oni povas legi martir-o, mar-tiro, aŭ eĉ mart-iro. Kalemburoj abundas en nia lingvo: ju pli multe oni serĉas, ŝajne, des pli multajn kalemburojn oni trovas!

[figure]

Horizontale

  1. Nobel’ inter markizo kaj princo
  2. Malobserv’ pri regulo, ofte morala aŭ religia
  3. Sinsekvo ĝuste sub JKL, almenaŭ en Usono
  4. Subterejo por elfosi valoraĵojn
  5. “Murmuri ___ l’ dentoj.”
  6. Fuŝ’, aŭ … kolekt’ da konsistigaj elementoj samspecaj?
  7. Sendependa ŝtat’, foje sub gvido de reĝo
  8. Kembriĝa altlernejo
  9. “Kontentulo estas pli feliĉa, ol homo plej ___.”
  10. Arigi varojn en taŭgan ejon
  11. Ĉenoj, aŭ … monunuoj de japanaj felisoj?
  12. Konduti
  13. Kvinfingra il’
  14. Persvadas per pruvoj
  15. Jura decid’
  16. “Du militas – ___ profitas.”
  17. Alta konstruaĵ’
  18. Ĝi ĉirkaŭas fenestrojn, ofte
  19. Fritil’
  20. Maŝinkonstruaj artoj
  21. “Iri for en bona ___’. ”
  22. Neniom
  23. Surakva batalantar’
  24. Rebonig’, aŭ … ostgrup’ de la torako?
  25. Fetuj’
  26. Malvira
  27. “Ne falas frukto malproksime de l’ ___.”
  28. Rabatvendado, en Rochester
  29. Mil-kilograma mezurunu’
  30. Disfalinta konstruaĵ’
  31. Nom’ de “ , ”
  32. Scienca akademio en San-Marino (mll.)
  33. Fikcia hundo Scooby kiu “rarolas”

Vertikale

  1. Nutromanier’, aŭ … supernatura estaĵ’ malgranda?
  2. Gratilo
  3. Kurba, aŭ … rilate al patro de patro de molusko?
  4. Inter 12:00 kaj 24:00 (mll.)
  5. Malalta arbust’ ofte en nekulturitaj lokoj; antaŭnom’ de la “ruĝa” Thorvaldsson en islanda eposo
  6. Ŝip’, aŭ … membro de grup’ kiu adoras felisojn?
  7. Al la grundo, aŭ … fazeolforma organ’ por trinkaĵo farita el sekigitaj folioj?
  8. Likvaĵ’ el veziko, aŭ … fratin’ de #29 vertikale?
  9. Garda deĵoro
  10. S-ino, en St. Louis
  11. Plata, romboforma marfiŝ’
  12. Agi iel, por ke io alia estu en stato ia
  13. Tetrinkuj’
  14. Malkonstanta, aŭ … kaj antaŭ fabela rakonto, kaj post fantazia misinformo?
  15. Iama bulteno de USEJ; mallongigo kies signifo similas la usonan esprimon yadda, yadda, yadda
  16. “___ ŝlosilo ĉiun pordon malfermas.”
  17. Metala stanget’ por kunigi metalpecojn
  18. ___urbo: ne urbo, sed frukto
  19. Sent’ traktenda per #2 vertikale, ekzemple
  20. Sovaĝa eŭropa bovo
  21. Sent’ de plezuro en la animo
  22. Granda nombr’, aŭ … pasi’ por grenplanto?
  23. Kutima kondut’ de iu popolo
  24. “Por malfrua gasto restas ___ osto.”
  25. Kromvirinej’, aŭ … inklin’ al filamento de mamulhaŭto?
  26. Mambestet’; klavarkunul’
  27. Ekbatal’ kontraŭ malamiko
  28. Trakero (la tria povas esti aparte danĝera!)
  29. Seninteresiĝi
  30. Antaŭa parto de ŝipo
  31. Pingloarbo, ofte vidata dum la kristnaska festo
  32. Kiam duobligita, tiu silab’ onomatopee imitas sonon de kato kontenta
  33. Kurba elstaraĵ’ surporda

Revenas la krucvortenigmo, nun eĉ pli diable ruza! Ĉu vi kuraĝas provi ĝin? Unu solvinto ricevos $10-rabaton de la libroservo de E-USA. Ĉiuj membroj rajtas partopreni, sed solvoj nepre alvenu al la redakcio (aŭ poŝte aŭ rete) antaŭ la 16-a de Aŭgusto.