Presita el Usona Esperantisto № 2018:6 (nov-dec)

Sirakusaj esperantistoj en kultura foiro

Lasta ĝisdatigo: 2018-11-19
[figure]
Foto danke al Timothy Boronczyk.

Esperantistoj de la Esperanto-Societo de Sirakuso partoprenis en la Kultura Foiro de strato Westcott la 23-an de Septembro. La foiro estas 27-jara tradicio en Sirakuso kiu festas diversecon de loka kvartalo. Laŭtakse iom pli ol 11 000 homoj venis kaj 120 organizoj starigis inform-budojn. Oni ĝuis arton, muzikon, dancadon, kaj bongustajn manĝaĵojn.

Ni starigis propran budon kaj ornamis ĝin per Esperanta flago kaj verdaj kaj blankaj paperaj floroj. Sur nia tablo ni havis broŝurojn pri Esperanto, ekzemplerojn de Esperantaj libroj kaj ludoj, kaj grandan bovlon kun verdaj kaj blankaj dolĉaĵoj. Dum la evento ni parolis pri Esperanto kaj disdonis informojn al multaj homoj. Surprizis nin, kiom da homoj jam aŭdis pri Esperanto. Fakte, la unua vizitanto al nia tendo salutis nin Esperante, dirante “Saluton!” 

La foiro estis la unua komunuma evento en kiu ni partoprenis, kaj ni konsideras tiun partoprenon kiel sukceson. Espereble ni semis verdajn semojn. Kelkaj homoj volonte donis al ni sian retpoŝtadreson kaj ni sendos al ili mesaĝojn pri niaj renkontiĝoj.