Presita el Usona Esperantisto № 2018:6 (nov-dec)

Turisma gvidlibro por Boise, Idaho

Lasta ĝisdatigo: 2018-12-18

Larry kaj Anna Bennett lastatempe reverkis kaj tradukis gvidlibron pri Malnova Boise, Idaho. Arlyn kaj Les Kerr helpis kontroli la tekston kaj proponis kelkajn plibonigojn. Ĉi tie ni aperigas nur tri eltiraĵojn; la plenan libron oni rajtas elŝuti senpage en PDF-formo.

[figure]
Konstruaĵo Statesman

Konstruaĵo Statesman, 601 Strato Main (1910)

The Idaho Statesman, kiu komenciĝis kiel trifoje semajna ĵurnalo en 1864, uzis ĉi tiun trian lokon ĝis 1951. Poste uzis ĝin la Usona Ruĝa Kruco, poste privata klubo en la dua etaĝo kaj trinkejo en la kelo. Nun uzas ĝin la Brickyard Steakhouse.

[figure]
Konstruaĵo Johnson

Konstruaĵo R. Z. Johnson, 515 Strato Idaho (1892)

Unue oni planis fari grupon de kvin urbodomoj en tiu ĉi dombloko, sed pro la Paniko de 1893, nur du estis konstruitaj. Ĉi tiu ĉarma konstruaĵo, kun ĝemelaj okangulaj turoj kaj arkaĵaj breĉoj estis refarita por komerca uzo. La sama germane-naskita arkitekto desegnis la Natatorium, faman banejon kaj ludej-palacon, kiu staris ĉe la fino de Avenuo Warm Springs ĝis 1934.

[figure]
Ŝtatodomo de Idaho

Ŝtatodomo de Idaho (1905-1912)

La Kapitolo ĉe la norda fino de Bulvardo Capitol imitas la stilon de la Kapitolo de Usono. La centra nov-klasika parto estis konstruita inter 1905 kaj 1912 kun aloj aldonitaj en 1919. Oni uzis sabloŝtonon de la ŝtonminejo ĉe Table Rock por konstrui ĝin.