Presita el Usona Esperantisto № 2018:6 (nov-dec)

Timoteo Rice

Lasta ĝisdatigo: 2018-12-13
[figure]

La movado bezonas ne nur laŭtajn voĉojn kaj novajn verkojn, sed ankaŭ afablajn korojn kaj pasiajn organizantojn. Timoteo Rice estas tia persono, kaj mi ne diras tion nur pro tio, ke estis li, kiu instigis min eklerni Esperanton antaŭ iom da jaroj. Timoteo starigis lokan klubon de Esperanto en sia urbo, helpis traduki la faman verkon La voko de Ĥtulho de usona verkisto H. P. Lovecraft, esperantigis ludsistemon por surtablaj rolludoj, kaj nun estas Rajtprotektanto kaj estro de la Kandidatiga Komitato de Esperanto-USA.

Li vidis la mankon de lokaj kluboj en Oklahomo, do li trovis aliajn esperantistojn tie, kaj kune kreis klubon en sia urbo. Oni povas nun trovi ĝin en la retejo de Esperanto-USA. Li vidis la mankon de tradukoj de Lovecraft, do li ektradukis. Kiam li ne plu havis tempon traduki, li trovis helpanton por fini la laboron kun li. Kiam li ekvolis ludi sian plej ŝatatan surtablan rolludon kun samideanoj, li serĉis sistemon, kiun li mem rajtas traduki, kaj tion faris. Timoteo ne estas tia homo, kia atendas alian homon por fari iun bezonatan laboron. Li mem eklaboras.

Nun Timoteo havas du postenojn ĉe Esperanto-USA: Rajtprotektanto, kaj estro de la Kandidatiga Komitato. Kiel la rajtprotektanto, Timoteo estas via voĉo en la estraro de Esperanto-USA. Ĉu io ĝenas vin pri nia agado? Do kontaktu lin! Ĉu vi havas ideon pri io, kion ni povus fari por pli bone helpi la movadon ĉe via loko? Do diru al li! La rajtprotektanto aŭskultos vin kaj peros viajn sugestojn, ĝenojn, kaj ideojn al la ĝustaj homoj en la organizaĵo.

Kiel la estro de la kandidatiga komitato, Timoteo helpos kaj gvidos la komitaton dum ili serĉas kandidatojn por la venonta estrara elekto de Esperanto-USA. Ĉu vi konas iun, kiu volus kaj povus bone servi kun nia tre aktiva estraro? Ĉu vi mem volus esti kandidato? Do kontaktu lin kaj la komitaton por ekscii kiel vi povus servi kaj labori por la movado en Usono, kaj por lerni pri ĉio, kion niaj kandidatoj devas fari.

Oni povas kontakti Timoteon per retpoŝto ĉe ombudsman@esperanto-usa.org.