Presita el Usona Esperantisto № 2023:5–6 (sep-dec)

La Teksasa Arĝent-hara Parlamento

Lasta ĝisdatigo: 2023-12-30

Mi partoprenas kiel Reprezentanto en la organizo Teksasa Arĝent-hara Parlamento (angle: TSHL). Ĝi estas organizo kreita de la Teksasa Parlamento (Senate Joint Resolution 35) en la jaro 1985 kiu porparolas por pliaĝaj teksasanoj. Tio estas teksasanoj kiuj estas pli aĝaj ol 60 jaroj. Ĝi estas senpartia grupo.

Teksaso ne estas la sola usona subŝtato kiu havas arĝent-haran Parlamenton. Aliaj subŝtatoj havas aŭ havis Arĝent-haran Parlamenton. Ekzemploj estas Arkansaso, Oklahomo, Kansaso, Misurio, Kalifornio, Masaĉuseco, Florido, Nevado, … La unua en Usono estis tiu en Misurio.

La deĵorperiodo de Reprezentantoj en Teksaso estas du jaroj, same kiel en la Teksasa Parlamento. Dum la unua jaro de la deĵorperiodo, ni kunvenas kun pli aĝaj teksasanoj kaj diskutas iliajn problemojn, ni esploras pri tiuj problemoj, kaj proponas kaj skribas la rezoluciojn. Rezolucio estas unu-paĝa priskribo de problemo kaj sugesto de ebla solvo de tiu problemo. Ĝi devas enteni kelkajn “Pro tio, ke” propozicioj kaj unu aŭ du “Ĝi estu decidita, ke” propozicioj. La rezolucioj iras tra kelkaj niveloj de aprobo ene de TSHL. Unue aferkomitato voĉdonas ĉu rezolucio estu akceptita. Tiam la tuta membraro de TSHL voĉdonas ĉu akcepti la rezoluciojn. Fine la akceptitaj rezolucioj estas rangigitaj. Aprobitaj rezolucioj estas kompilitaj en parlamentan raporton. Tiu raporto estas disdonita al ĉiuj membroj de la Teksasa Subŝtata Parlamento.

Dum la dua jaro ni aparte aŭ en grupoj kunvenas kun niaj Subŝtataj Parlamentanoj kaj porparolas favore pri la rezolucioj. Parto de tio estas prezento de nia esploro pri la rezolucioj al la Subŝtata Parlamento. Ni prezentas ankaŭ al lokaj afergrupoj porparolante niajn rezoluciojn kaj la bezonojn de pliaĝaj teksasanoj.

Ĉiu Reprezentanto en TSHL reprezentas pliaĝulojn en regionoj de Teksaso. Ekzemple mi reprezentas la regionon Texoma. Ĉiu regiono havas konsilion de registaroj. Estas 28 tiaj konsilioj en Teksaso. Ĉiu konsilio de registaroj havas Regionan Agentejon pri Pliaĝiĝo (angle: Area Agency on Aging). Tiuj agentejoj havas servojn kiuj estas haveblaj al individuaj pliaĝuloj en la regiono. Reprezentantoj en TSHL ofte interagas kun la Direktoro de la Regiona Agentejo pri Pliaĝiĝo.

TSHL restas efika tra ĝiaj komitatoj. Ĉiu Reprezentanto estas membro de du komitatoj: administra komitato kaj afera komitato. Ekzemple, mi estas ano de la Teknologia Administra Komitato kaj la Aferkomitato pri Emeritiĝo kaj Pliaĝiĝo. La Teknologia Komitato estas tre aktiva. Ni kunvenas per Zoom semajne. Ni konstruas novajn elementojn de la retejo kaj ni strebas senpaperigi la interagon de Reprezentantoj per la uzo de plenigeblaj formularoj. Tiu komitato pritraktas ankaŭ la mikrofonojn kaj projekciilojn uzatajn dum kunvenoj. Mia aferkomitato Emeritiĝo kaj Pliaĝiĝo estas iom malpli agema. Ni aprobis naŭ rezoluciojn dum la pasinta deĵorperiodo.

Kiam oni unue fariĝas membro/reprezentanto, la Parolanto/prezidanto de TSHL demandas kiujn komitatojn oni deziras. Nature la Parolanto devas trovi ekvilibron en la komponado de la komitatoj. Estas anticipo ke ĉiu membro de TSHL estu aktivaj. En tiu ĉi maniero ĉiuj bezonoj de TSHL estas kovritaj.

La plej altrangaj rezolucioj de tiu ĉi 2021-2023 sesio estas:

  1. Ŝtate provizitaj infanrilataj enspezoj, Sekvu la Infanon

  2. Pliigu la monasignaĵon por personaj bezonoj de Medicaid-loĝantoj en maljunulejoj

  3. Permesu la Emeritan Sistemon por Instruistoj provizi pliiĝojn al ties emeritoj pro la kosto de vivado.

  4. Permesu 13-an monatan pensian renton (pagon) por la Emerita Sistemo por Ŝtataj Dungitoj.

  5. Plibonigu la legeblecon de la Peto kaj Dokumentoj por Baloti per Poŝto por malpliigi la kvanton de malakceptitaj balotoj.

Dum la 2023-a kunveno de la Teksasa Parlamento 16 el la 54 rezolucioj kiuj TSHL submetis la Teksasa Parlamento almenaŭ parte fariĝis leĝo en Teksaso. Dum la vivo de TSHL ekde 1985, pli ol 900 aferoj estas prezentitaj al la Teksasa Parlamento kiel rezolucioj. 275 el ili aŭ plene aŭ almenaŭ parte fariĝis leĝoj.