Presita el Usona Esperantisto № 2023:5–6 (sep-dec)
Raporto de la UK en Torino
Kaj kiel ĝi enriĉigis min, plilertigis min pri Esperanto, kaj malfermis miajn okulojn al la graveco de nia verda lingvo
La 108-a Universala Kongreso de Esperanto okazis de la 29-a de Julio al la 5-a de Aŭgusto en Torino, Italujo – la unua ĉefurbo de la lando! La programeraj fakoj temis pri scienco, kulturo, historio, literaturo, religio, kaj kompreneble Esperanto mem (kun vigla diskuto inter forumo de reprezentantoj de la Akademio de Esperanto kaj la ĉeestantoj). Krom la mirindaj programeroj (nepre ne eblis ĉeesti ĉiujn, pri kiuj oni interesiĝis), okazis pluraj ekskursoj kun esperantistoj kiuj tradukis el la itala ĉion, kion la gvidistoj diris.
La etoso kiam mi unue enpaŝis en la “Torinan Politeknikon” (universitato en Torino kiu havas pli ol 160 jarojn da historio) estis kvazaŭ elektro. Mi sentis min transportita en Esperantujon … jam loko fizika! Pli ol 1 300 samideanoj el 69 landoj aperis al mi en tiu magia medio – ĉiuj parolantaj Esperanton, portante poloo- kaj t-ĉemizojn kun diversaj Esperantaj diraĵoj kaj ŝercoj sur ili. Kovrinte la urbon mem estis granda, verda kanvaso … esperantistoj ĉie, kiuj konfuzis kaj inspiris lokajn urbanojn scivoli, kiu estas tiu stranga lingvo? Ni eĉ instruis plurajn el la restoraciaj dungitoj diri oftajn frazojn, kiel “Saluton!”
Krom la pluraj prelegoj kaj ekskursoj, ankaŭ multaj aliaj okazaĵoj aldonis buntajn flankojn al la kongresa sperto. Koncertoj, teatraĵoj, skeĉoj, futbala konkurso, la Movada Foiro – kaj oni ne forgesu la libroservon – estis haveblaj por provizi al ĉiuj ĉeestantoj precize la sperton, kiun ili volis. Oni eĉ havis plurajn ŝancojn ekzerci sin kaj tiam trapasi la KER-ekzamenojn je pluraj niveloj ĝis A1 al C2!
La Movada Foiro, ideo de brita esperantistino kaj fama aŭtoro, Anna Löwenstein (kiu ĉeestis la Kongreson) plenigis la grandan korton per informbudoj la unuan nokton. La budoj reprezentis pli ol 50 landajn kaj fakajn organizojn tra Esperantujo. Mi neniam revis, ke ekzistas tiom da organizoj de esperantistoj! Ĉiuj el ili dividis informojn, skribilojn, glumarkojn, kaj eĉ librojn kaj broŝurojn. Homamasoj svarmis ĉiun budon kaj la bela sono de la internacia lingvo altiĝis en grandan koruson de multlandaj voĉoj.
Tio tute sonas agrable, sed kial la evento fakte gravis? Kiel ĝi tuŝis min pli ol nur amuza konferenco?
Dum la bankedo, lundon nokte, mi sidis apud sinjoro de Litovujo kiu ekkomencis lerni Esperanton en 1956. Li kaj alia virino kiu estis ĉe nia tablo okazigis la unuan landan kongreson en Litovujo antaŭ jardekoj. Li rakontis al ni pri la vera historio de Esperanto … kiel tiam oni povus esti mortpafita (aŭ eĉ malpli bone) se la sovetaj aŭ germanaj aŭtoritatoj ekkonsciis, ke oni parolas Esperanton. Li perdis karajn amikojn, kies ununura krimo estis peni liveri interkomprenon kaj komunumon al la mondo.
Frapis al mi, ke neniuj el ni estus tie se tiuj kuraĝaj animoj ne penadus plivastigi nian lingvon, nian kulturon. Ili riskis sian vivon por ke ni povu iun tagon krei kaj dividi muzikon, literaturon, poezion, kaj la veran econ de “Esperantujo”. Ne temis nur pri ŝatokupo al ili; ili ne nur amuzis sin per Duolingo kaj foje renkontis unu la alian por eble paroli dum horo kaj tiam reveni al sia normala vivo. Ili faris tiajn aferojn ĉar ili vere kaj ege kredis je la movado kaj la bona influo, kiun ĝi povus havi sur la homaro.
Kun faktaj larmoj en miaj okuloj, mi konstatis kial mi estas esperantisto … kial esti ano de tia komunumo gravegas al mi.