Presita el Usona Esperantisto № 2023:2 (mar–apr)

Alfabeta defio

Lasta ĝisdatigo: 2023-05-08
[figure]

Eble la legantoj de Usona Esperantisto interesiĝos pri la defio, kiun ni lastatempe prezentis en nia loka grupo en Seatlo. La celo estas verki frazon kun 28 vortoj, en kiu ĉiu vorto komenciĝas per malsimila litero. Ĝis nun, tri klubanoj respondis. Jen respondo de Andrew McConnell:

Ĥaoso englutis min samtempe Roberto iĝas nia bajadero, kaj ŝi ĵus demandis ĉiujn pri ŭatoj, antaŭ ol vi unufoje cinike frapis la zuman juglandon, tamen ĝi haste grandiĝis.

Kaj jen de Max Manowski:

Ho, precize jes, la uniformportanta giganta ĥoro ĝoje zorgis kanti ĵazon, ne adaĝe, en ĉiuj ruĝaj vagonoj de orkolora metroa trajno, sed ŝance, iliaj cent beboj ŭais forte.

Kaj fine, jen la mia:

Multaj homoj admonas ke zebroj ne rajtas ĵongli citronojn, sed unikaj junaj ĥameleonoj ofte ĝuas fari tion, la beboj eĉ ŝatas diri “ŭuf” ĉiufoje, verŝajne pro granda intelekto.