Presita el Usona Esperantisto № 2023:2 (mar–apr)

Videoluda helpo serĉata

Lasta ĝisdatigo: 2023-05-08
[figure]

Elkorajn salutojn el la usona federacia malliberejo!

Io kurioza okazis: Mi aĉetis ludon en Esperanto por mia tabulkomputilo. Miaj amikoj rekomendis tion, sed mi neniam ludis D&D, nek Pathfinder. Eĉ Mario Brothers estas ege malfacila ludo por mi. La ludo nomiĝas Shattered Pixel Dungeon. Malavara dana E-isto helpis min aĉeti la tabuleton. Sed mi ne povas uzi retpoŝton, ĉar la federacia punsistemo ne permesas aliron al Interreto.

La priskribo de la ludo tekstas: “La plej supraj keletaĝoj de la labirinto formas kloakaron de la urbo. Kiam malbona povo komencis aperi de malsupre, ordinaraj sendanĝeraj kreaĵoj de la kloakaro iĝis pli kaj pli danĝeraj. La urbo sendas patrolojn suben por certigi sekurecon de homoj malsupre, tamen ili iom post iom fiaskas.” Evan Debenham kreis la ludon, kaj ĝi havas retejon (kiun mi ne povas kontroli).

Neniam ludinte rolludon, mi estas ege perdita. Sed por plibonigi la lingvokapablon, mi lernas. Mi ankoraŭ instruas bazajn ĝis progresintajn lernantojn de la hispana, do la ludo helpos kun tio. Eble mi neniam komprenos, kio signifas levelling up ĉar mi ankoraŭ devas lerni kiel mortigi ratojn!

Ĉu iu povus sendi al mi informlibreton pri la ludo, por ke mi komprenu ĝin? Povus esti en la angla, la hispana, aŭ Esperanto. Ĉi tie estas preskaŭ neeble akiri informon.

Se iu volas korespondi pri Shattered Pixel Dungeon, la hispana, katoj, aŭ alia temo, korespondado ĉiam bonvenas.

La poŝtadreso por Mark estas: Mark Hamme #33391-379 / USP / P.O. Box 24550 / Tucson AZ 85734 / USA