Presita el Usona Esperantisto № 2024:1 - “Esperanto-USA salutas vin”

Panegiro

Lasta ĝisdatigo: 2024-03-19

Por nia mikronovelo-rubriko ni petas rakontojn de precize 100 vortoj – nek pli, nek malpli. Sendu viajn centvortaĵojn al la redakcio (trovu la adreson en la kolofono), kaj eble ili aperos en venonta numero!

[figure]

La blogo hazarde trafis miajn okulojn. Preskaŭ ĉiutage ŝi rakontis sian kontraŭkanceran bataladon, surprize aplombe. Turmentis ŝin senfinaj intravejnaj injektoj, haŭtmortiga radioterapio, komputita tomografio kaj aliaj monstraj maŝinoj. Antaŭ ĉio ŝi penis teni neŝanceliĝeman menson kun rokfirma koro. Kvankam ateisma, ŝi preĝadis al Dio kaj Budho. For la demonaj kancerĉeloj!

Ĉar mi suferis la samon antaŭ nelonge, mi kun simpatiego sekvis ŝiajn afiŝojn dekomence kaj atendis, ke ŝi trapasu ĉiujn kuracetapojn, kiuj daŭros ses monatojn. Mi panegiris al ŝi per kuraĝigo kaj aplaŭdo.

Kiam tri longaj monatoj pasis, nenio afiŝiĝis plu en ŝia blogo. Larmoj ne ĉesis vuali la ekranon.