Presita el Usona Esperantisto № 2024:1 - “Esperanto-USA salutas vin”

Krucvortenigmo: Skota skadrono

Lasta ĝisdatigo: 2024-03-20

Jen vortkrucenigmo danke al Kartero Williams! Ĉi tiun vi povas ludi aŭ tradicimaniere, aŭ enrete ĉe Amuselabs. La unuan fojon en la historio de UE ĝi ampleksas 21×21 kvadratojn – sciigu la redakcion, ĉu vi preferas vidi pli grandajn enigmojn plu.

Ĉi-foje ni ne ofertas rabaton inter la solvintoj, kion ni esperas fari denove en la estonteco. Tamen ni ĉiuokaze nomos vin en la venonta numero, se vi sendos al la redakcio ĝustan solvon antaŭ 6 Majo.

[figure]

Horizontale

  1. Eltrovem'
  2. Komenci hati
  3. Piedestal'
  4. Ŝajnkuracil'
  5. 25%-an
  6. Senhara
  7. Revolucia eldonejo aktiva inter 1930 kaj 1936
  8. Ĉefurb' de Nov-Skotio
  9. Maltim'
  10. Malebrian
  11. Kudrita faldo ĉe rando de maniko aŭ krurumo
  12. Tabulludo ludata per du ĵetkuboj kaj tridek damoj
  13. * KASTELO EL REVOJ
  14. Gufuj', parolante pri trinkaĵoj
  15. Granda frap'
  16. Inklino
  17. de KOCK
  18. Brog'
  19. Envia ___o sukceson ne detruas
  20. Zorgu pri vi, kaj nenion ___
  21. Patriark-havaj homedoj
  22. Estas sen
  23. Movi ion supren kaj eksteren
  24. Kia oleo permesita en la Menoro de la Templo
  25. Delila al Ŝimŝono
  26. Frotil' por hararo aŭ dentaro
  27. Iom___
  28. Nefakul'
  29. Malultra-
  30. Densej' plena je 112 Horiz.
  31. Globasa
  32. Eligi malgrandan bruon dum dormado
  33. Kia Sifo
  34. Enketilo
  35. Ĉasaĵ'
  36. Hom' kun batalilo
  37. Neĉeestulojn
  38. Kuz' de delfeno
  39. Katbleko
  40. Flugmaŝin'
  41. Laŭ kategorio
  42. Ŝafo kies lano estas fajna kaj delikata
  43. Kia Ĉernobilo
  44. Interartika fibrokartilago ofte lezita ĉe atletoj
  45. Publikigis, mallonge
  46. Sign' kiu difinas ĉirkaŭ kiu noto la liniaro sidas
  47. Liberig'
  48. Plurbranĉa pendlumil'
  49. Longa glitŝu'
  50. Kia la unua vojaĝo de ekskurso
  51. Malnova fortounuo
  52. * OAZO
  53. Egalrange
  54. Dentoputr'
  55. Dolora spasm'
  56. Procez' kiun faris Germanujo en 1871 kaj denove en 1991
  57. Forigis el la grundo
  58. Sistemo de konceptoj kaj pensaĵoj
  59. Rajti, neologisme
  60. Subprem' de korpaj deziroj kaj submetiĝ' al doloro, ofte per fasto
  61. Riĉulo havas kornojn, malriĉulo ___n
  62. Varmega pasio
  63. ŜFR
  64. Forta deziro

Vertikale

  1. Baza monunu' de SAUSSURE
  2. Krom la bizono, la plej granda surtera besto en Nordameriko
  3. Fask' da vegetaĵoj
  4. Genr' de arboj kun bongusta siropo
  5. Rilataj al intencita rezulto
  6. Konsciiĝos pri propra malhonoro
  7. Ĉe minus ___ gradoj, la skaloj celsia kaj farenhejta akordas
  8. Apartig'
  9. Strofan kantaĵon por 88 Vert. ludate 61 Vert. kiel parto de pli granda komponaĵo kiel opero
  10. Flank' de ŝipo direktita al la vento,
  11. Laŭ la scienco pri korpoj
  12. Programeto kiu refaras registritajn agojn
  13. Ruzaĵ'
  14. 91 Horiz. + ___' = prakoko
  15. Maljuna aŭ malnova
  16. Nordamerika reta evento havanta anasan maskoton
  17. Elĉerpiĝo
  18. Matriark-hava homed'
  19. Seĝo por predikanto aŭ preleganto
  20. Loko
  21. Antagonist' de la Libro de Ester
  22. Prezidanto de UEA de 1989 ĝis 1995, kreinto de angla-esperanto vortaro
  23. Pria
  24. Korinkliniĝi
  25. Povantan okazi
  26. * LA KOSMO
  27. * SPIRO DE L' PASIO
  28. Apartenantan al 72 Horz.
  29. Invent' aŭ ide' plibonigi ion per freŝaj ŝanĝoj
  30. Rabist', poezie
  31. Larma esprim'
  32. Flamenka akompanil'
  33. Ŝtata frukt' de Bangladeŝo
  34. Karno por manĝado
  35. ___ la maron: melki bovon
  36. Vetur' per la vento
  37. Ruĝa radiko trovebla en barĉo
  38. Bovloforma, parolante pri surfaca trajto
  39. Kiel aŭtoro
  40. Produkt' de Michelin, krom la steloj
  41. Kiel kantanta poemo pri personaj pasioj
  42. Interĉeno de kaŭzoj kaj efikoj en budhismo kaj hinduismo
  43. Granda bunta papago de Sudameriko
  44. Religia impost', kutime dekone
  45. Irig' eksteren
  46. Esprimu vizage
  47. Unu' de biero
  48. Poemet' pri paŝtistoj kaj la kampara vivo
  49. Ras' de Krono, Hiperiono, Feba kaj Mnemozina
  50. Greno multe kultivata en duonaridaj klimatoj
  51. Antaŭsciig' pri danĝero
  52. Nemalhelpo
  53. Ekesti reganto
  54. Respondi tondon
  55. Juĝemo kontraŭ pleboj
  56. Subita rompiĝ'
  57. Profesia lernit'
  58. Unuopul' en konĉerto
  59. Kaŝema murdist' de la krucmilitoj
  60. Senperforta luktart' de Ueshiba Morihei
  61. Enuigas
  62. Kia 35 kaj 39 Horiz. aŭ 29 aŭ 92 Vert.
  63. Bonstatos
  64. Malnorda
  65. Grup'
  66. Krim' de Makbeto
  67. Tio kion oni tenas en Areo 51
  68. Verŝi ___n al ___
  69. Afekcia perturb'
  70. D-riĝinta instruisto
  71. Dek ___jn mezuru, unu ___n detranĉu
  72. La plej abunda element' en aŭ sur la Tero