Presita el Usona Esperantisto № 2024:1 - “Esperanto-USA salutas vin”

Laste aperigitaj de Vinilkosmo

Lasta ĝisdatigo: 2024-03-20
[figure]

La Mondanoj – La junularo de hodiaŭ

La berlina esperanto-rokbando de la 80-aj jaroj La Mondanoj post 36-jara paŭzo reaktiviĝas, komence per nova muzikvideo La junularo de hodiaŭ, kiu aperis la 3-an de Januaro 2024. Ili laste koncertis en Krakovo kadre de la centjara jubileo de Esperanto. Tri el la kvar originaj membroj de la grupo bonvenigas novan drumiston al la bando.

  • Aaron Koenig: ĉefkanto kaj ritmogitaro
  • Carsten Kindermann: basgitaro kaj korusoj
  • Tom Wunderlich: ĉefgitaro kaj korusoj
  • Niklas Neumann: drumo

Jonny M – Jonny M Petolas

Nova albumo de la germana regea-repa artisto Jonny M, Jonny M Petolas aperis la 5-an de Januaro 2024.

[figure]

Ekde 2006 Jonny M laŭproverbe “staris, ekfaris”, pri muziko en Esperantujo. Malofte ni vidas artistojn, kiuj pretas sin premi al faroj preter tio, kion ili jam pruvis al si. Jonny M daŭre sin pelas antaŭen en sia hejma produktejo (kun saĝaj paŭzoj por ripozi kaj retrovi kreemon), kaj rezulte ni aŭdas nun denove la plej freŝajn repon kaj regeon de li. Liaj fanatikuloj kalkulas je li por tia muziko, ke ĝi dancigas en la diskejo, kaj lia nova albumo ne seniluziigas. Plej grave, liaj kantoj komprenigas la esperantan kulturon per ĝoja kaj orelverma muziko.

[figure]

ĴeLe – Stacioj de l’amo

De la amata duopo ĴeLe, patrino kaj filino, aperis la 13-an de Februaro 2024 kvina Esperanto-albumo, nome Stacioj de l’amo. Leĝeraj soprana kaj kontralta voĉoj, lertaj komponoj, kaj brilaj kantotekstoj regalas la aŭskultanton. La muzikon kaj tekstojn kreis Elena (Lena) Wilke, krom por Kiam mi rigardis vin, kies tekston verkis Marina Korotj. La komponoj trafas la orelon kaj koron per sia taŭgeco al la mesaĝo de la kantoj, de hantaj al spritaj ĝis saŭdadaj. La kantotekstoj estas bela miksaĵo de kulture esperantaj kantoj kaj kantoj pri temoj tutmonde senteblaj. La titoloj Patrino kaj Atendas estas plorige honestaj alrigardoj al roloj kaj al sekvoj en familia vivo. Nun liberas mi, kvankam temo ofte traktita kun muzika pezeco, male dancigas, kun muzika “debato” inter la malalta voĉo de la violonĉelo kaj la altaj tonoj de la gitaro. Certe jen tre bela kaj aŭskultinda albumo de la paro.

TIM – Bela vivo

Mi laste vidis la talentan TIM en Storkow kiam li koncertis por la Junulara E-Semajno (JES). Li estis juna muzikisto kun grandegaj sperto kaj lerto jam antaŭ tiam, kiam li eltrovis esperanton. Nun li aperigas tutnovan bit-albumeton Bela vivo, la 8-an de Marto, 2024. Sume enestas ses titoloj, ĉiuj originalaj muzikaj verkoj. Aŭdiĝas originalaj tekstoj de TIM kaj Liven Dek, kaj fine aŭskultinda kroma instrumenta versio de la dua titolo. La trakoj transportas la aŭskultanton per elektronikaj kaj rokaj elementoj. Mi antaŭvidas ĝuindan ludigadon de la unuaj titoloj en diskejo sed same dum laboro aŭ fizika trejniĝo. Al la kvina titolo mankas la same bona ekvilibro inter la voĉo kaj la instrumentoj, kiu troviĝas en la kvar unuaj kantoj. La albumo estas elstare havinda, kun brilaj muziko kaj teksto en ĉiu titolo.

[figure]

Oficiala muzikvideo de la unua titolo Pluvo kaj Vivo aperis la 20-an de Marto.

La muzika platformo de Vinilkosmo
La ABONKLUBO de VK
La Blogo de VK
VK ĉe justa elsendfluejo
VK ĉe Vikipedio