Presita el Usona Esperantisto № 2024:1 - “Esperanto-USA salutas vin”

Saluton de ukrainaj rifuĝintoj

Lasta ĝisdatigo: 2024-03-07
[figure]

Ni estas geedza esperantista paro, Raja kaj Sergeo Bojko, el Ukrainujo, veninta usonen al Raleigh, Norda Karolino la 19-an de Januaro 2024.

Ni fariĝis esperantistoj en 1985 kaj ni tiam loĝis en Ĥarkivo, kie tiutempe estis sufiĉe forta kaj plurmembra klubo kun multjara esperantista tradicio. Ankoraŭ estis vivaj veteranoj de la movado – veraj ĝisostaj fervoruloj. De ili ni prenis la stafeton.

Pasis multaj jaroj; ni transloĝiĝis al la Kijiva provinco kaj tie pace kaj ĝoje vivis ĝis la milito, kiu certe, multon ŝanĝis en nia vivo. Kaj jen ni estas ĉi tie, en Usono, la lando, kiun ni ĉiam revis viziti!

Paradokse, sed ĝuste, pro la milito nia esperantista vivo plivigliĝis — ni vizitis kelkajn eŭropajn landojn, kaj renkontiĝis kaj konatiĝis kun esperantistoj el diversaj lokoj. Ni loĝis en Esperanto-domo en Turkujo ĉe Murat Özdizdar, fidela samideano, pasia vojaĝemulo, bonanima amiko. Cetere, ni rekomendus laŭeble iam lin viziti. La domo situas en monta vilaĝo kun pitoreskega naturo. Vi povas ĉiam kontempli la belegan lagon de Iznik – ne forgeseble! Dek tagojn ni tie loĝis absolute solaj en la granda domo, ĝuante la vivetoson de la Turkujo de la 17-a jarcento, ĉar multe restis same: domoj, dommastrumado, tradiciaj vestaĵoj… kaj la parolebla lingvo – nur turka, do ni havigis al ni tiom romantikan, neimiteblan lingvistikan sperton! Jen kian tempovojaĝon ni havis! Poste estis aliaj renkontiĝoj, konatiĝoj, amikiĝoj kaj enamiĝoj en Svedujo, Rumanujo, Hungarujo kaj Italujo…

[figure]

Ni volus rakonti pri nia sveda amiko – Jan Setréus, memkompreneble, ankaŭ elstara, rapidmensa, abunderudicia poligloto kaj nialingvulo. Nin frapis la fakto, ke iam li verkis lernolibron pri Esperanto en la svahila lingvo! Svedo, en la svahila?! Ĉuuuu?

Laste, ni volas mencii nian partoprenon en la UEA-Kongreso de 2023 en Torino. Ni ne povas trovi vortojn por priskribi niajn emociojn! Eĉ en Esperanto!

Dankon por ĉiuj iamaj kaj nunaj niaj amikoj pro elkora subteno!

La redakcio feliĉe kaj varme bonvenigas ambaŭ vin al Usono! Ni esperas, ke vi baldaŭ sentu vin hejme.