Presita el Usona Esperantisto № 2024:1 - “Esperanto-USA salutas vin”

La kosmonaŭto

Lasta ĝisdatigo: 2024-03-19

Por nia mikronovelo-rubriko ni petas rakontojn de precize 100 vortoj – nek pli, nek malpli. Sendu viajn centvortaĵojn al la redakcio (trovu la adreson en la kolofono), kaj eble ili aperos en venonta numero!

[figure]

Ŝi revis pri aliaj mondoj preskaŭ tiel longe, kiel ŝi parolis Esperanton. Ŝi aspiris esti pioniro de sia specio: la unua homo saluti Marson en Esperanto.

Ŝi sidis sur seĝo en la kosmopramo, inter aparatoj kaj kabloj. Jam komenciĝis la retrokalkulo. Ŝi sentis la rapidan batadon de la koro. Kvar … tri … du … unu … “Adiaŭ, Tero. Mi revenos kun rakontoj pri la ruĝa planedo.”

Ek! Ŝi forflugis de la tero per bruo kaj fajro, kaj eniris en la silentan kosmon. Kaj jen la planedo: nova mondo, jam brila ruĝa lumpunkto antaŭ ŝi. Ridetante, ŝi flustris, “Saluton, Marso. Mi estas via amiko.”