Presita el Usona Esperantisto № 2024:1 - “Esperanto-USA salutas vin”

La koŝmaro

Lasta ĝisdatigo: 2024-03-20

Por nia mikronovelo-rubriko ni petas rakontojn de precize 100 vortoj – nek pli, nek malpli. Sendu viajn centvortaĵojn al la redakcio (trovu la adreson en la kolofono), kaj eble ili aperos en venonta numero!

[figure]

Ŝi ruliĝas fermokule kaj konstatas pro la deklivo de la matraco, ke ŝia edzo ankoraŭ restas surlite. Komence lia tieo konfuzas ŝin, sed dum ŝi aŭskultas lian spiradon, la detaloj de ŝia terura sonĝo tralikiĝas en ŝian vekiĝantan konscion. Ŝi sonĝis, ke ŝi murdis lin, tamen tre nesperte. Ŝi provis veneni lin per kaŭstikaj purigiloj sed sukcesis nur malsanigi lin. Poste ŝi devis turni sin al pli deproksimaj metodoj – ŝnuro ĉirkaŭ la gorĝo, sako ĉirkaŭ la kapo, martelo, nu, ĉie. Malfermante la okulojn, ŝi rigardas lin, kaj bedaŭro banas ŝin. Kia koŝmaro! Nun ŝi devos fari la tuton denove, realvive.