Presita el Usona Esperantisto № 2024:1 - “Esperanto-USA salutas vin”

La fina enketo

Lasta ĝisdatigo: 2024-03-19

Por nia mikronovelo-rubriko ni petas rakontojn de precize 100 vortoj – nek pli, nek malpli. Sendu viajn centvortaĵojn al la redakcio (trovu la adreson en la kolofono), kaj eble ili aperos en venonta numero!

[figure]

La alta, fortika detektivo frostotremis en la malvarmo de la ombra, putra domo; la flagranta poŝlampo estis lia sola lumfonto. Li vane serĉis, paŝante el ĉambro al ĉambro ĝis, finfine, li trovis ion kaŝitan en polvkovrita tirkesto – foton, kiu ŝokis lin profunde. Ĝi montris la sangan krimon! Li ekĝemis, poste ridetis. Finfine li fermas la enketon! Li prenis sian poŝtelefonon, sed antaŭ ol li povis voki, li aŭdis paŝojn malantaŭ si. Li provis turniĝi sed sentis la malvarman ŝtalon de ies pafilo ĉe sia dorso.

“Via tempo jam finiĝas, Sinjoro Detektivo,” mokis voĉo basprofunde. “Mi atendis vin.”

Pafo eksonis.