Presita el Usona Esperantisto № 2024:1 - “Esperanto-USA salutas vin”

La forkaptado

Lasta ĝisdatigo: 2024-03-19

Por nia mikronovelo-rubriko ni petas rakontojn de precize 100 vortoj – nek pli, nek malpli. Sendu viajn centvortaĵojn al la redakcio (trovu la adreson en la kolofono), kaj eble ili aperos en venonta numero!

[figure]

Sub estingiĝantaj steloj, Jakobo staris meze de la maizkampo. La frumatena vento sentiĝis malvarmeta kontraŭ lia haŭto. Li rigardis supren, dum la lasta lumo de foriranta NIFO malaperis en la tagiĝan ĉielon, kaj komencis marŝi reen al la farmdomo.

Hejme, Jakobo senprokaste duŝis sin, kaj la varma akvo forviŝis ĉiujn spurojn de lia ekstertera renkonto. Okazinte tiel ofte, la afero preskaŭ rutiniĝis.

Sekiginte sin, li prenis karton de la litotablo. “Post kvin sondadoj, sesa senpaga!” ĝi anoncis diklitere.

Rideto montriĝis sur lia vizaĝo, kaj Jakobo faris kvinan markon. Eĉ sen lojaleca karto, la afero estis malpli kosta ol sanasekura kotizo.