Presita el Usona Esperantisto № 2024:1 - “Esperanto-USA salutas vin”

Diantoj

Lasta ĝisdatigo: 2024-03-19

Por nia mikronovelo-rubriko ni petas rakontojn de precize 100 vortoj – nek pli, nek malpli. Sendu viajn centvortaĵojn al la redakcio (trovu la adreson en la kolofono), kaj eble ili aperos en venonta numero!

[figure]

Ekde la knabinaĝo Maria revis fariĝi bazlerneja instruistino, sed ŝia unua instruista jaro ŝajnas fiaskinta ĝis nun.

“Vi balbu… buta… butas!”

“Vi plumpas!”

“Vi malaltas!”

La infanoj mokadis ŝin pro ŝiaj trajtoj. Seniluziiĝinte ŝi fojfoje konsideris rezigni la instruadon.

Hodiaŭ estas la Tago de Instruistoj. Kutime la ĉeflernanto tributas bukedon da diantoj al la instruisto nome de la tuta klaso. Ĉu Maria povus ricevi bukedon de siaj tridek gelernantoj?

Veninte antaŭ la klasĉambro, ŝi apenaŭ povis kredi siajn okulojn. La pordo estis bele dekoraciita per tridek unuopaj ruĝaj diantoj! Enirante, Maria aŭdis la infanojn klami aplaŭdante, “Koran dankon, Instruistino Maria!”