Presita el Usona Esperantisto № 2024:1 - “Esperanto-USA salutas vin”

ViA - Virtuala Antaŭkongreso

Lasta ĝisdatigo: 2024-03-22
[figure]

Plaĉas al ni anonci ViA – nian unuan Virtualan Antaŭkongreson! Ĉi tiu reta evento donos al ĉiuj interesiĝantoj la eblon salti en Esperantujon antaŭ la reveno de la Landa Kongreso en Losanĝeleso! Pretiĝu por renkonti la estrarajn kandidatojn, koni la komitatojn de E-USA, kaj pli!

ViA okazos sabaton, la 20-an de Aprilo, de 10h00 ĝis 20h30 laŭ novjorka tempo. La evento estos registrita, por ke vi ne maltrafu la programerojn, kiujn vi ne povos ĉeesti.

Ni invitas vin rigardi la tagordon kaj aliĝi! Aliĝintoj ricevos ligilon (verŝajne Zoom) antaŭ la evento. Bonvole skribu iujn ajn demandojn al logan.hall@esperanto-usa.org.