Presita el Usona Esperantisto № 2024:1 - “Esperanto-USA salutas vin”

Nord-Amerika Somera Kursaro 2024

Lasta ĝisdatigo: 2024-03-19
[figure]

La Nord-Amerika Somera Kursaro revenos al William Peace University, en Raleigh, Norda Karolino por ĉeestaj kursoj de la 1-a ĝis la 5-a de Julio. (Lernantoj alvenos la 30-an de Junio kaj foriros la 6-an de Julio.)

La NASK-a kursaro konsistas en cellingva etoso. Sed se vi faris ankoraŭ nur baznivelan studon de Esperanto, ne malesperu! Aliĝu al la Meznivela kurso kaj ricevu retan, pretigan kurson senkotize.

Kotizoj

Kun manĝoj kaj ĉambro ĉe la universitato:

[figure]
  • Dividita ĉambro: 650 USD
  • Privata ĉambro: 900 USD

Stipendioj

Stipendia helpo haveblas. Sendu demandojn al la administranto.

Registriĝo

Plenigu la jenan formularon (Zeffy).


[figure]
Rafa Nogueras

Kursoj

Meznivela kurso (B2): “Ni lernu pli pri Esperanto… kaj ni amuziĝu!”

Rafa Nogueras

Dum ĉi tiu kurso Rafa helpos vin pligrandigi viajn sciojn pri Esperanto kaj ties kulturo per instruado de proverboj, oftaj esprimoj kaj utilaj gramatikaĵoj. Ni legos, verkos, okazigos diskutojn en etaj grupoj, kaj faros amuzajn aktivaĵojn por kune uzi la lingvon. La kurso ĉefe celas homojn kiuj jam kapablas sufiĉe bone kompreni la lingvon, sed volas pli da okazoj por uzi ĝin.

[figure]
Birke Dockhorn

Supera kurso (C1): “Kunpromenu sur la tereno de altnivelaj vortprovizo kaj gramatiko”

Birke Dockhorn

En la kurso por la supera nivelo vi povos vastigi vian ĝeneralan kaj specialan vortprovizojn. Kaj vi povos plibonigi vian kapablon paroli pri diversaj interesaj temoj de la nivelo C1: vivolonga lernado, sano, familia vivo kaj teĥnika progreso. Mi esperas je vigla interŝanĝo de informoj kaj subtenos vin esprimi viajn pensojn. Pere de aktivigaj ekzercoj mi konatigos vin kun vortoj kaj vortfamilioj pri la respektiva temo, promenos kun vi sur vortkampoj kaj helpos al vi difini kaj detale priskribi aferojn. Laŭbezone mi traktos necesan gramatikon. Akcentata estos la parolkapablo, sed kompreneble la aliaj lingvaj kapabloj kiel aŭdokompreno, legado kaj skribado ne estos neglektataj. Estu bonvenaj!

Pretiga kurso

Vinĉjo Allison

[figure]
Vinĉjo Allison

La Nord-Amerika Somera Kursaro proponas pretigan kurson por ĝis 20 lernantoj, ĉiun lundon de la 15-a de Aprilo ĝis la 3-a de Junio, de 20h30 – 21h30 laŭ la usona orienta horzono (UTC-4). Vince (Vinĉjo) Allison, kiu instruis porkomencantajn kursojn por la Londona Esperanto-klubo, helpos vin plifirmigi tion, kion vi jam lernis pri Esperanto, kaj pretiĝi por ĉeestanta kurso en Julio.

La kotizo por la pretiga kurso estas 90 USD. Tiuj, kiuj aliĝas samtempe al la ĉeesta kurso, ne devos pagi la retkursan kotizon. Por informiĝi pri stipendioj, tiuj kun financa bezono kontaktu la administranton. Registriĝu por la pretiga kurso per la jena formularo.