Presita el Usona Esperantisto № 2024:1 - “Esperanto-USA salutas vin”

MeKaRo 2024

Lasta ĝisdatigo: 2024-03-25
[figure]

MEKARO 2024 okazos en Montrealo, de sabato la 18-a ĝis dimanĉo la 20-a de Majo 2024. Montrealanoj elkore invitas esperantistojn ĝui la urbon, ĉu vi partoprenis la Universalan Kongreson en 2022 aŭ ne. Montrealo estas multflanka kaj bunta urbo – ĉiam restas io nova kaj malkovrinda!

La kunvenejo Centre Saint-Pierre atendas vin apud la metrostacio Beaudry, en la urbocentro de Montrealo. Partoprenantoj aranĝos propran loĝejon en la urbocentro, aŭ apud metrostacio. Parto de la montreala sperto estas marŝi aŭ uzi publikan transportadon. Ni rekomendas lasi la aŭton ekzemple en hotela aŭtolasejo por eviti pagigon por parkumado. Facilas lupreni biciklojn per la retejo https://bixi.com/en/.

Programo inkluzivos tagajn ekskursojn kaj vesperajn programojn. La detaloj povos ŝanĝiĝi, sed planitaj estas eroj sub la gvido de Joel Amis, Ĵenja Amis, Silvano Auclair, Normando Fleury. Por aliĝi kaj vidi program-detalojn, vizitu la MEKARO-retejon!