Presita el Usona Esperantisto № 2024:1 - “Esperanto-USA salutas vin”

Ekzerc-retejo por KER-ekzamenoj

Lasta ĝisdatigo: 2024-03-18
[figure]

Edukado.net kun subteno de UEA decidis plukonstrui ekzamenretejon, per kiu eblos ne nur ĝui diversajn interagajn ekzercojn, sed ankaŭ taksi sin por la unulingvaj Esperanto-ekzamenoj de UEA laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER-ekzamenoj). Gvidas la laborojn Katalin Kováts, direktorino de la KER-Ekzamena Centro (KER-EC) de UEA kaj redaktoro de Edukado.net. Por la okazigo de provekzamenoj en 2024 la projekto bezonos plian investon de 2000 eŭroj (€). UEA pretas donaci sumon ĝis 1000 €, aldonante 1 € post ĉiu donacita 1 €. Vi povas subteni tiun programon per donaco al la UEA-konto Eduko.

Detaloj pri la projekto

La ekzamenpaĝo por retaj ekzamenoj kaj arĥivitaj ekzamentestoj jam funkcias kaj estis elprovita dum retaj ekzamenoj en 2023. La planataj novaj paŝoj por 2024 estas:

  1. kreado de sekcio por libere alireblaj unuopaj interagaj ekzercoj kaj taskoj;
  2. vastigo de la uzeblo de la ekzamenretejo por antaŭekzamenaj orientigaj provtestoj.

La libere alireblaj interagaj ekzercoj estas kreataj el la riĉa kolekto de la sekcio “Instrumaterialoj”, el kies 900 ekzercoj ĉirkaŭ la duono estas transformebla al interagaj versioj. La uzantoj post la reta solvado povos tuj vidi sian rezulton kaj samtempe povas elŝuti la PDF-formatan materialon kun solvoj. Membroj de Edukado.net jam ekuzis la disponeblajn materialojn, kies nombro rapide kreskos en la sekvaj monatoj.

La planata plia evoluigo de la dediĉita programo funkciiganta la ekzamenretejon estas ebligi plenan elprovon de kompletaj retaj KER-ekzamenaj specimenoj en ĉiu nivelo (de B1 al C2), tiel ke la solvintoj de la specimenoj povu ricevi helpon kaj decidi pri sia nivelo antaŭ ol ili aliĝas al KER-sesio. La simulitaj testoj donas eblon sperti la ekzamenon en kvazaŭ veraj kondiĉoj kaj konigas al la kandidatoj la enhavon kaj definivelon de la testoj kaj lertigas ilin pri la uzo de la ekzamenretejo. Post la provekzamenoj la solvintoj ricevos ne nur siajn rezultojn, sed ankaŭ tekstan taksadon kaj konsilojn por pluaj paŝoj cele al sukcesa ekzameniĝo. Per ĉio ĉi la teamo de Edukado.net volas kuraĝigi la interesiĝantojn al aliĝo al la KER-ekzamenoj kaj helpi ilin decidi pri la ĝusta ekzamennivelo.

Ĝis nun la konstruon de la tuta ekzamenretejo farigis Edukado.net laŭ la planoj, enhava plenigo kaj testada laboro de Katalin Kováts kiel redaktoro de la retejo, kun financa subteno de Esperantic Studies Foundation (ESF). Nun por realigo de la plukonstruaj planoj de 2024, por la administrado de la provekzamen-petoj kaj por korektigo kun profesia taksado de la testoj UEA do invitas ĉiujn kontribui per financa subteno.

Ĉi tiu anonco estas adaptita de Gazetara Komuniko de UEA laŭ ĝia permesilo CC BY 4.0.