Presita el Usona Esperantisto № 2021:5 (sep–okt)

Nova libro de Mondial

Lasta ĝisdatigo: 2021-11-05
[figure]

Jam denove aperas originala romano de Mondial, kaj denove de la nelacigebla Sten Johansson.

La titolo estas Secesio, kaj tiel priskribas ĝin la eldonejo:

La romano rekondukas nin al la tumultaj intermilitaj dek jaroj 1925 ĝis 1935 en Aŭstrujo, al la bataloj de politikaj grupiĝoj kaj la klopodoj de artistoj en tiu tempo. Ĝi priskribas la evoluantan rilaton kaj vivojn de du virinoj en la aŭstria ĉefurbo Vieno: de Louise, aŭstra skulptistino el juda familio, kaj de Wilhelmine, nomata Willi, dana ĵurnalistino.

La libro, 254 paĝojn longa kaj mole bindita, estas havebla nun de Mondial, UEA, kaj Amazon.