Presita el Usona Esperantisto № 2021:5 (sep–okt)

Alvoko al IKU-2022

Lasta ĝisdatigo: 2021-12-01
[figure]

Kadre de la 107-a UK en Montrealo okazos la 75-a sesio de la Internacia Kongresa Universitato (IKU). UEA invitas proponojn pri IKU-prelegoj, kiuj estu sendataj al la IKU-sekretario amri@huji.ac.il plej laste la 31-an de Januaro, 2022. Lige kun la IKU okazos studsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS). Kandidatoj por IKU-prelego povas samtempe proponi AIS-kurson, kiu konsistos el unu IKU-prelego, unu aŭ du kromaj prelegoj, kaj eventuale ekzameneto. Tiuokaze bonvolu indiki, ĉu la IKU-propono estu konsiderata ankaŭ kiel AIS-kurso. Estas planate organizi la Montrealan UK hibride, do ankaŭ la IKU-AIS-prelegoj povas esti ĉeestaj aŭ virtualaj. La prelegoj estu pri interesaj, allogaj temoj kaj taŭgaj por klera publiko. Ĉiu propono enhavu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan biografieton de la preleganto – sume ne pli ol unu paĝon. Aparte estas bonvenaj proponoj de personoj kiuj ne jam aŭ malofte prelegis en IKU.

La proponoj estos profesie prijuĝitaj de la IKU-komisiono. Tiuj kiuj ne estos elektitaj por la IKU, povos tamen esti konsiderataj por la Scienca Kafejo. Ĉiu preleganto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aliĝo.

Pliaj detaloj pri honorarioj kaj antaŭaj prelegoj kaj resumoj troviĝas en la retejo de IKU.