Presita el Usona Esperantisto № 2021:5 (sep–okt)

Rezultoj de nia dua filmfestivalo

Lasta ĝisdatigo: 2021-10-18
[figure]

En Oktobro ni anoncis rezultojn de la dua Usona Bona Filmfestivalo, en kiu partoprenis konkursantoj tra la mondo. Entute oni kontribuis 20 filmojn.

Same kiel ni faris pasintfoje, ni aldonis kroman premion “elekto de la spektantaro” surbaze de voĉdonoj en YouTube.

La unuaj tri gajnintoj ĉi-foje estis La Rakonto de Kamanĉile kaj Paŝon de Anne Frances Calceta, Kie Estas Mia Ĉapelo de Greg Kirchmaier, kaj Perdita en la Arbaro de Serge Rusaki. Ili ricevis 300, 200, kaj 150 usonajn dolarojn, respektive. La plena listo de premiitoj aperas en nia retejo, kaj ludlisto de ĉiuj konkursaĵoj estas videbla en YouTube.