Presita el Usona Esperantisto № 2021:5 (sep–okt)

Alvoko al BK-2022

Lasta ĝisdatigo: 2021-12-01
[figure]

UEA invitas vin al partopreno en la 73-a okazigo de la Belartaj Konkursoj.

La rezultojn oni anoncos ĉeeste, kadre de la 107-a Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo, se oni ĝin fine eblos okazigi, aŭ iam inter Julio kaj Septembro, kadre de virtuala BK-Festo. Kiel kutime, partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al aliĝo al la UK. La konkursaĵoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo, krom en la branĉo Infanlibro. Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo aŭ subbranĉo. Endas sekvi jenajn regulojn:

  • Poezio: maksimuma longo ne fiksita.
  • Prozo: maksimuma longo 200 x 65 signoj (kvino da paĝoj).
  • Mikronovelo: (maksimuma longo 100 vortoj).
  • Teatraĵo: maksimuma longo ne fiksita.
    • subbranĉo Monologo (unupersona teatraĵo) aŭ Skeĉo (unu- aŭ divers-persona): daŭro inter 10 kaj 15 minutoj.
  • Eseo: teme ligita kun Esperanto aŭ kun la kongresa temo, proksimuma longo 400 x 65 signoj (deko da paĝoj).
  • Infanlibro: originala aŭ tradukita libro por infanoj presforme aperinta en 2021. Aljuĝata estas nur unu premio.
  • Kantoteksto: maksimuma longo ne fiksita.

La absoluta limdato por ricevo de konkursaĵoj estas la 31-a de Marto 2022.

Oni sendu po unu tajpitan ekzempleron de ĉiu konkursaĵo – krom en la branĉo Infanlibro – al Belartaj Konkursoj de UEA, ĉe Miguel Gutiérrez Adúriz, prefere retpoŝte al unu el jenaj adresoj: bk@co.uea.org, belartajkonkursoj@gmail.com, aŭ, se tio ne eblas, papere al la adreso: los Coteros 1-C, 2 Izda, 390600 Muriedas; Cantabria; Hispanio, indikante la elektitan pseŭdonimon por gardi la anonimecon de la aŭtoro. Por la branĉo Infanlibro oni sendu unu ekzempleron de la koncerna libro al la adreso de Miguel Gutiérrez Adúriz kaj tri ekzemplerojn al Ionel Oneț, Centra Oficejo de UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando.

Plena regularo troviĝas en la retejo de UEA.