Presita el Usona Esperantisto № 2021:5 (sep–okt)

Hibrida Batalanto

Lasta ĝisdatigo: 2021-12-01
[figure]

Lastatempe de Vinilkosmo aperis nove elŝutebla kanto Hibrida batalanto de la brazila rokbando BaRok-Projekto.

Jen kiel priskribas ĝin la eldonejo:

La prauloj rakontas ke iu junulo havas hibridan sangon, el kaj siaj blankaj parencoj kaj siaj indiĝenaj prapatroj. La verda flanko, la flanko de la arbaro, kriis pli laŭte, do li komencas la lukton por la indiĝenaj rajtoj! […] Estas populara diraĵo “en Brazilo ĉiuj havas indiĝenan sangon ĉu en siaj vejnoj ĉu sur siaj manoj.”

Pliaj detaloj kaj elŝutligilo haveblas en la retejo de Vinilkosmo.