Presita el Usona Esperantisto № 2021:4 (jul–aŭg)

Aliĝu al la 107-a UK en Montrealo

Lasta ĝisdatigo: 2021-09-14
[figure]

Malfermiĝis aliĝilo de la 107-a Universala Kongreso de Esperanto (UK), kiu okazos en Montrealo, de la 6-a ĝis la 13-a de Aŭgusto 2022. Frue aliĝu por ĝui la plej bonajn aliĝkotizojn.

La kongresa temo estas: Lingvo, vivo, tero: Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj. La Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj estis deklarita de UN kaj Unesko. Nun la 107-a UK estos unu el la internaciaj aranĝoj, kiuj helpos lanĉi la Jardekon por la periodo 2022–2032. La atento al indiĝenaj lingvoj nekontesteble pravas, ĉar ili entenas grandan parton de la lingva kaj kultura diverseco de la homaro, kaj portas valorojn kaj praktikajn konojn. Kaj malpli pozitive: ĉar ili grandparte estas minacataj de malapero. Pri tio la LKK preparis specialan gazetaran komunikon en la angla kaj la franca por diskonigi en Kanado.

Esperantistoj jam delonge montris sin konsciaj kaj engaĝitaj pri lingvaj rajtoj kaj scivolemaj pri la apartaĵoj de malpli konataj lingvoj – do la du unuaj vortoj de la temo invitas nin al konatiĝo kun la fascina panoramo de indiĝenaj lingvoj kaj kun la streboj por ilin vivteni kaj revigligi.

La tria vorto, tero, atentigas nin pri la bataloj de indiĝenaj popoloj por la rajto mastrumi siajn proprajn teritoriojn, sed ankaŭ memorigas, ke tia indiĝena mastrumado estas efika strategio por konservi arbarojn kaj aliajn ekosistemojn. Tiamaniere la temo ankaŭ ligiĝas al la diversaj engaĝiĝoj de UEA kaj la Esperanto-movado, subtene al la 17 Celoj por Daŭripova Evoluigo (CDE) de Unuiĝintaj Nacioj. La graveco de lingva diverseco por la realigo de la Celoj certe troviĝos inter la ĉefaj diskuttemoj en Montrealo.

La prezidanto de UEA, Duncan Charters, komentis pri la temo: “La tero estas la kunteksto de la kiel eble plej diversa koncepto de vivo. La sankteco de niaj rilatoj kun la komune posedata kaj posedanta tero estas aparte rimarkebla en indiĝenaj kulturoj. Kaj la lingvoj estas la plej alta kaj plej diversa esprimiĝo, kiu en diverseco povas ĉiujn unuigi”.