Presita el Usona Esperantisto № 2021:4 (jul–aŭg)

Kurso pri la parolarto

Lasta ĝisdatigo: 2021-09-13
[figure]

Lastatempe UEA prezentis senpagan retkurson For la flatado: lernu prelegi en 10 simplaj paŝoj. Ĝin preparis Leandro Abrahão, ano de la Komisiono de UEA por la Oratora Konkurso.

Parolarto estas studkampo speciale ligita al la historio de UEA, ĉar pri ĝi okupiĝis ekzemple prezidantoj de UEA kiel Ivo Lapenna, Humphrey Tonkin kaj Duncan Charters. La plej tikla afero rilate parolarton estas ne tio, kiel oni movas la manojn aŭ voĉas, sed la nescio pretigi prelegoplanon.

Oni povas spekti la kurson pere de la platformo Udemy, kiu postulas senpagan registriĝon. La kurso konsistas el 12 mallongaj videolecionoj, kiujn oni povas spekti iam ajn, kiom da fojoj oni deziras, per komputilo aŭ per poŝtelefono.

Por ekscii pli, vizitu la prezentopaĝon de la kurso.