Presita el Usona Esperantisto № 2021:4 (jul–aŭg)

Nova libro de Mondial

Lasta ĝisdatigo: 2021-09-16
[figure]

Jam antaŭ kelkaj semajnoj aperis ĉe la novjorka Esperanto-eldonejo Mondial nova libro de Kalle Kniivilä, La malamiko de Putin: Aleksej Navalnij kaj liaj apogantoj.

Tiel priskribas ĝin la eldonejo:

La 20-an de Aŭgusto Aleksej Navalnij devis morti. Tion rakontas unu el la murdistoj, kiam Navalnij mem telefonas al li post kelkaj monatoj. ”Malfeliĉaj” cirkonstancoj kaŭzis, ke la nervoveneno metita en la blua boksista kalsono de Navalnij ne havis tempon efiki. La aviadilo urĝe surteriĝis kaj la ambulanc-kuracistoj savis lian vivon.

La provo de la sekurservo malaperigi lin montras, ke li estas la ĉefa malamiko de Vladimir Putin. Sed kiu li vere estas? Kia estas lia fono? Kion li volas, kaj kiuj lin subtenas? Kaj antaŭ ĉio: kial li elektis reveni al Rusujo?

La libro, 160 paĝojn longa kaj mole bindita, estas havebla nun de Amazon kaj UEA.