Presita el Usona Esperantisto № 2021:4 (jul–aŭg)

Novaj varoj en la retbutiko

Lasta ĝisdatigo: 2021-09-16
[figure]
  • BELETRA ALMANAKO 40
    Prozo kaj poezio (originala kaj tradukita), artikoloj, eseoj, intervjuoj, recenzoj. Kontribuis: P. Daŝgupto, I. Ertl, J.L. Jacobsen, S. Moinhos, N. Ruggiero, A. Stecay. Mola bindaĵo. 169 paĝoj. Mondial. Novjorko, 2021. Kataloga kodo XXUEA9864. $15.03. Ligilo.

  • RETORIKO
    Ivo Lapenna
    Verko science redaktita, oportune utiligebla, pense riĉiga. 294 paĝoj. Rotterdam, 1971. Kataloga kodo XXUEA2725. $30.05. Ligilo.

  • TAGOJ KAJ RUINOJ
    Jaume Grau Casas, tradukis M. Fernández
    Taglibro de ĉefa figuro de la kataluna E-movado dum lia ekzilo en francaj koncentrejoj (1939–44) kaj aldonaj tekstoj. 505 paĝoj. SAT. Hispanujo, 2017. Kataloga kodo XXUEA9604. $36.88. Ligilo.

  • ALIROJ AL ESPERANTO
    Eseoj de 15 diversaj aŭtoroj. Kiom da aŭtoroj, tiom da aliroj. 229 paĝoj. KAVA-PECH. Dobřichovice, 2018. Kataloga kodo XXUEA9588. $24.64. Ligilo.

  • VOJAĜO INTER LA TEMPOJ
    Kalman Kalocsay
    Gramatika studo pri la konjugacio en Esperanto. 197 paĝoj. J. Régulo. La Laguna, 1966 (dua bindo de UEA en Roterdamo). Kataloga kodo XXUEA3187. $10.96. Ligilo.

  • ZAMENHOFA ESPERANTO, LA
    J. Régulo
    Simpozio pri -ata/-ita. Artikolaro pri la uzado de participoj. 329 paĝoj. La Laguna, 1961. Kataloga kodo XXUEA3441. $9.13. Ligilo.

Mendu de Esperanto-USA, 91-J Auburn St #1248, Portland ME 04103, aŭ rete.