Presita el Usona Esperantisto № 2021:4 (jul–aŭg)

Smilematic

Lasta ĝisdatigo: 2021-09-12
[figure]

Post apero en la lasta numero de anonco pri Amazon Smile, legantoj atentigis nin pri la retumila kromprogramo (angle, browser plugin) Smilematic.

Se vi aĉetas ion de Amazon per la adreso smile.amazon.com, Amazon donacas 0.5% de la kosto al via preferata organizo – ekzemple, al Esperanto-USA! Sed kiam ili butikumas ĉe Amazon, multaj uzantoj forgesas utiligi la Smile-adreson. Smilematic solvas tiun problemon per aŭtomata redirekto.

Ĉe la redakcio ni ne havas personan sperton pri Smilematic, sed recenzoj en la reto estas kuraĝigaj. Do se vi uzas la retejon Amazon Smile, eble indas esplori la kromprogramon Smilematic. Ĝi estas senpage havebla, kaj ĝi funkcias en la retumiloj Firefox, Chrome, Safari, kaj Edge.